[:eo]Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”) TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.
ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj, laŭ la fine listigitaj ŝtatenecoj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume dekdu monatoj, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.
Eblas kandidatiĝi ĝis la 30-a de junio 2022!
Pliaj detaloj pri la volontula programo
TEJO serĉas 3 volontulojn por la volontula periodo septembro 2022 ĝis decembro 2023, kun eblaj komencoj en septembro, novembro kaj januaro (ĉiam po 1 persono). Se vi estas du kandidatoj kaj nur pretus volontuli kune, vi rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi specifante tion en la motivletero.
Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en tutmonda medio pri la specifaj agadkampoj de la organizo.
Ni aparte serĉas volontulojn kiuj kapablas subteni la agadon de TEJO en la jenaj fakoj:
- Merkatiko kaj informado: afiŝoj en sociaj retoj, Telegrama informkanalo, TEJO-Aktuale, grafikaĵoj,
- Teĥnika subteno: prizorgado de retejoj, programado, subteno kun aktualaj teĥnikaj projektoj,
- Projektmastrumado & subvencipetado: projektoj kadre de Erasmus+ kaj Konsilio de Eŭropo).
Oni kalkulas kun subteno pri jenaj taskoj:
(La taskoj estos atribuitaj laŭ via persona intereso, sperto kaj vi estos akompanata por lerni kiel plenumi ilin)
- ĉiutaga administrado de la organizo, kune kun la Estraro,
- ĉeesto kaj protokolado dum EstrarKunsidoj, KomitatKunsidoj kaj kunplanado de la estonta strategio de la organizo,
- pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO kaj prizorgado de la arkivoj,
- informado pri la agado de TEJO dum esperantaj kaj ne-esperantaj kongresoj kaj seminarioj: prelegado per “TEJO sinprezentas”, deĵorado en TEJO-budo, kunplanado de la movada programo, helpo por okazigi KER-ekzamenojn,
- reprezentado de TEJO ĉe internaciaj aranĝoj kaj konferencoj: partopreno en eventoj de Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), UNITED-konferencoj, UNOY-forumoj (United Network of Young Peacebuilders), aŭ Unuinĝintaj Nacioj,
- partopreno en diversspecaj kaj diverslingvaj trejnadoj, rete kaj ĉeeste, laŭ viaj interesoj,
- aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝoj kaj la sociretaj kanaloj de TEJO, inkluzive de kreado de novaj enhavoj kaj tradukado al via denaska lingvo,
- aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO en la fakoj, kiujn vi plej ŝatas,
- helpado al la organizado tutmonde kaj surloka volontulado dum Esperanto-eventoj, ekzemple dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK),
- kontribui al verkado de subvencipetoj por Erasmus + kaj Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj kunmastrumado de tiuj projektoj.
La ideala kandidato:
- havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, pretas lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado1,
- ŝatu administran laboron farenda per komputilo (bazaj scipovoj pri retpoŝtoj, interreto, tekstprilaborado, kreado de prezentaĵoj ktp.),
- estu kapabla memstare preni decidojn,
- estu kapabla labori en teamo kaj taŭge sinesprimi en grupaj situacioj,
- estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo,
- havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj,
- neniam antaŭe partoprenis ESK-projekton.
1 Konsiderante ke la laborlingvo de nia organizo estas Esperanto, ni provizos lingvokursojn kun instruisto antaŭ la komenco kaj dum la unuaj monatoj de la volontulado se la elektita volontulo ankoraŭ ne parolas Esperanton.
Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!
Vi volontulos dum unu jaro kaj via komencdato estos interkonsentita (eblos ekde septembro 2022). Vi ricevos poŝmonon ĉiumonate, loĝado estos senpaga, aldone al transportado kiu rilatas al la volontulado.
Kiel kandidatiĝi
Sendu kandidatiĝojn retpoŝte al info@tejo.org kun la jenaj dokumentoj enhave, prefere en unu *.zip-dosiero kaj kun titolo laŭ la formato “ESC-2022-alvoko: nomo familia_nomo”:
- vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, kaj tiel plu),
- motivleteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO kaj indikante por kiu el la tri fakoj vi kandidatiĝas),
- laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj,
La kandidatiĝperiodo komenciĝas nun kaj finiĝas la 30-an de junio 2022. Gravas scii ke ni pritraktos la kandidatiĝojn kaj organizos la intervjuojn laŭ ordo de ricevado. Ni konsideros kandidatiĝojn senditaj dum la kandidatiĝperiodo ĝis la trovado de taŭgaj kandidatoj, do sendu vian kiel eble plej frue!
Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, pri taskoj, poŝmono kaj loĝejo, ne hezitu kontakti nin per info@tejo.org.
Grave: Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponigas al volontuloj vizojn kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por ricevi laborpermeson, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.
Konsekvence vi povas volontuli nur se vi havas ŝtatanecon de unu el la jenaj landoj:
EU- kaj Schengen-landoj:
Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Germanio, Finnlando, Francio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Islando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgo, Malto, Norvegio, Polando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svedio, Svislando.
[:en]
As part of the European Solidarity Corps, TEJO invites you to become a full-time volunteer in our Central Office in Rotterdam, the Netherlands.
Being a volunteer doesn’t only mean contributing to the well-being of the organisation, but it is at the same time a personal development. The volunteer will work at the heart of the Esperanto movement – the Central Office of the World Esperanto Association and TEJO, he or she will be able to help with many interesting projects (arranging meetings, information campaigns and the development of internet projects) and also with attending events representing TEJO.
ESC is open to all young candidates who are between 18 and 30 years old. The project limits the volunteering to a maximum period of one year, making it possible for more volunteers to have their volunteering experience with us.
We are looking for 3 volonteers for the period September 2022 to December 2023. The start date is subject to agreement.
The volunteer must show an interest in Esperanto and in learning it before or after his or her arrival, with the help of our staff and the resources available for free in the office. As a volunteer you’ll certainly learn teamwork and you’ll have an opportunity to bolster your skills, especially with the after-mentioned tasks.
We are particularly looking for volunteers who are able to support the activities of TEJO in the following areas:
- Marketing and communication: social media management, Telegram news channel, newsletter, graphic design;
- Technical support: website maintenance, programming, support with current technical projects;
- Project management & grant application: Erasmus + and Council of Europe projects).
Here are examples of your future tasks:
- representation and information during congresses and seminars (directly related to Esperanto, or not)
- administration and management of contacts with European and non-European structures and organisations
- active support of the activities of TEJO’s board and working groups
- dealing with paper and online mail
- maintenance of the archives
- active collaboration in updating TEJO’s websites and social network pages
- local action in Rotterdam, maintaining relationships between local organizations and institutions
The ideal candidate:
- speaks Esperanto, or if not the case, shows an interest in learning the language before or right after the start of the volunteering
- likes administrative work
- has some computer skills
- has some knowledge about the youth Esperanto movement
- is independent and can take decisions
- is ready to collaborate with the board members on the general management of the organisation
- has good knowledge of European youth structures and institutions
- has never taken part in an EVS-project before
These are the qualities of our ideal candidate and we’re aware that not everyone can fulfill them. In the time frame between the selection of the candidate and the start of the volunteering, there will be enough time to train oneself. So don’t hesitate to apply!
You will volunteer for 8 to 12 months. The start date is subject to agreement. You will have a free place to stay and your travel expenses related to your volunteering will be reimbursed.
The application deadline is 30 June 2022.
Please send your application to info@tejo.org with ESC-2022-alvoko: first name_surname_last name: as an e-mail object along with the following documents in a single *.zip file:
- a resumé or CV (describing your studies and experiences)
- a motivational letter (describing why you want to volunteer for TEJO)
- proof of linguistic or organisational skills mentioned in these documents, if possible
- a recommendation letter from a trusted organisation or institute, if possible
Notice: At this time, the TEJO-volunteer has to work in the Central Office in Rotterdam. Citizens of the EU/EEA can work and live in the Netherlands without any problem, but citizens of many countries still need a work permit and visa. Because the Netherlands doesn’t offer volunteering visas, and because the pocket money doesn’t cover the means of subsistence of the Netherlands, TEJO will take this into consideration during the selection of the volunteer and will try to find the appropriate solutions.
Therefore, we will only be able to accept volunteers with citizenship of one of the following countries:
EU and Schengen countries:
Austria, Belgium, Bulgaria, Czech Republic, Denmark, Estonia, Germany, Finland, France, Greece, Spain, Hungary, Ireland, Iceland, Italy, Cyprus, Croatia, Latvia, Liechtenstein, Lithuania, Luxembourg, Malta, Norway, Poland, Portugal , Romania, Slovakia, Slovenia, Sweden, Switzerland.
For further questions about the program, feel free to contact info@tejo.org
Dankon pro tiuj c^i informoj! Mi tre s^atas ilin.
Bonege, mi antaŭĝojas 🙂