Home > Aktualaĵoj > Kreu Esperanto-teatraĵon dum FESTO en Francio!

TEJO ĝojas anonci novan teatran projekton! Ni ricevos subvencion de Erasmus+ per kiu eblas pagi por vojaĝo, loĝado, manĝo kaj programo de 23 kontribuantoj.

La ekzercado kaj sursceniĝo okazos kadre de FESTO en Vindry-sur-Turdine (apud Liono), Francio, de la 8-a ĝis la 15-a de Aŭgusto 2024.

Kvankam ni jam havas kelkajn interesatulojn, ni bonvenigas homojn por la arta teamo (verkado kaj reĝisorado). Ni ne volas maltrafi kaŝitajn talentulojn de Esperantujo! La alvoko por la aktoroj kaj helpantoj venos post kelkaj monatoj. Se vi volas aktori aŭ helpi, ni certe ŝatos tion, sed vi ne ankoraŭ bezonas kontakti nin!

La idealaj kandidatoj por iĝi reĝisoro / kroma reĝisoro
  • havas sperton pri teatro (eventuale pri kino), prefere pri reĝisorado
  • estas TEJO-aĝaj
  • nepre havas sufiĉe da tempo inter Aprilo kaj Aŭgusto
  • kaj disponeblas dum la tuta evento
La idealaj kandidatoj por aliĝi al la verkada teamo
  • havas ĝeneralan sperton pri verkado, sed prefere pri teatro
  • estas TEJO-aĝaj
  • nepre havas sufiĉe da tempo inter Februaro kaj Aprilo
  • sed ne nepre bezonas ĉeesti la eventon

Ni elektos unu ĉefverkiston kaj la aliaj donos retrokuplojn kaj proponojn.

Ni bonvenigas kandidatojn el ĉiuj mondopartoj. Tamen, vojaĝoj al la kongresejo povos nur esti repagitaj el Hispanio, Francio, Germanio kaj Nederlando.

Kandidatiĝu per ĉi tiu formularo: indiku viajn preferojn kaj spertojn, kaj sendu ĝin ĝis la 28-a de Januaro.

Se vi volas babili pri la projekto, aliĝu al la Telegram-grupo.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据