Home > Proponoj aktivi > Ni serĉas faciligantojn por seminario en Italio pri multikultureco kaj migrado

Ĉu vi interesiĝas pri junulara edukado kaj homaj rajtoj? Jen via ŝanco faciligi dum internacia seminario organizata de TEJO, kunlabore kun la Junulara Departamentejo de Konsilio de Eŭropo (KdE). La temo de la seminario estas “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”.

Pri la seminario

Ĝi donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de multikultureco kaj migrado inter junuloj. Per la seminario, la trejnotoj havos la eblon:

  • Lerni pri sociaj temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj, estante konsciigita kaj trejnigita pri la historiaj kaj sociaj kuntekstoj, realecoj kaj problemoj en niaj socioj;
  • Kundividi ideojn kaj aŭskulti spertojn pri kiel agi kontraŭ diskriminacio, rasismo kaj lingvaj baroj el junagadeca vidpunkto;
  • Konektiĝi kun aktivuloj de aliaj landoj, komenci labori por antaŭenigi iniciatojn por kontribui en la defendo de Homaj Rajtoj de migrantoj, refuĝintoj kaj azilpetantoj.

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenontoj pretigu planojn por aktivigi junulojn en TEJO, iliaj landaj sekcioj kaj surloke.

La seminario okazos de merkredo, la 27-an de Marto (alventago), ĝis mardo, la 2-an de Aprilo (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 28-a de Marto 2024 ĝis la 1-a de Aprilo 2024. La partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Serrada di Folgaria, Italio.

Pri la faciligantoj

Ni serĉas 2 faciligantojn, sen aĝlimo, loĝantoj de unu el la membroŝtatoj de KdE, ideale:

  • Kun forta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadojn kun kaj por junuloj;
  • Kun certa nivelo de sperto pri temoj rilate al procedo pri migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj;
  • Kun kapablo labori en Esperanto.
Postuloj: la faciligantoj…
  • Prilaboros kaj preparos la enhavon de la seminario;
  • Pretigos ĉiujn rimedojn bezonataj por pretigi la seminarion;
  • Antaŭenigos interkonan retsesion por konigi la partoprenontojn antaŭ la seminario;
  • Liveros la sesiojn dum la seminario;
  • Produktos raporton kaj rezultojn el la seminario post la fino de ĝi, por la ĝeneralaj raportaj celoj.
Kondiĉoj

Faciligi la seminarion postulos 4,5 labortagojn, kun 6 – 6,5 horoj da livero tage (por esti distribuitaj inter la faciligantoj).

Dum la tuta procezo, faciligantoj ricevos subtenon de TEJO-oficisto(j) kaj volontulo(j). Dum la TEJO-stabo provizos helpon, faciligantoj prenos la ĉefan respondecon pri enhavo de la seminario, dezajnante ĝin kaj liverante ĝin. La faciligantoj ankaŭ havos la liberecon adapti ĝin al la bezonoj kaj preferoj de la partoprenantoj, aŭ al siaj propraj kapabloj.

La kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado (per malmultekosta vojaĝmaniero) estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu faciliganto ricevos 700,00 eŭrojn por la provizitaj servoj, post kiam ili sendis la devigajn raportajn liverindaĵojn de la seminario.

Kiel kandidatiĝi?

Se vi interesiĝas, kandidatiĝu sendante retpoŝton menciante vian motivon faciligi la seminarion kaj vian sperton pri la supre menciitaj temoj al david.ruiz.sanchez@tejo.org antaŭ lundo, la 15-an de Januaro 2024.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据