Home > Aktualaĵoj > Retaj KER-ekzamenoj en Junio

Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscion pri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo!

Retaj KER-Ekzamenoj

La KER-Ekzamena Centro de UEA okazigos retajn KER-ekzamenojn en tri niveloj en Junio:

  • la 3-an de Junio je nivelo C1;
  • la 10-an de Junio je nivelo B2;
  • la 17-an de Junio je nivelo B1.

Ĉeestaj KER-Ekzamenoj

Dum la Universala Kongreso en Torino eblos trapasi ekzamenojn je ĉiuj kvar niveloj B1, B2, C1 kaj C2. La plej alta nivelo povos okazi kondiĉe ke aliĝos minimume 15 kandidatoj. 

Se vi interesiĝas, aliĝu kiel eble plej frue! Pliaj informoj pri KER-ekzamenoj ĉe edukado.net.


Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据