Home > Aktualaĵoj > Partoprenu en LevelUP! kun TEJO!

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO, danke al la partoprenado de TEJO en la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), invitas vin partopreni en LevelUP! 2024 per nia organizo, pri kiu havas 10 rezervatajn lokojn por partoprenigi TEJO-aktivulojn!

Okazigota la 12-an kaj 13-an de Aprilo 2024 en BruseloLevelUP! 2024 estas dutaga aranĝo per kiu oni aliĝas al komunumo de Demokratiaj Ambasadoroj, kiuj plifortigas demokratajn valorojn kaj antaŭenigas partoprenon en la Eŭropaj Balotoj. La evento inkluzivos ŝancojn konekti junulojn el tuta Eŭropo kun eŭropaj politikistoj kaj decidfarantoj, interŝanĝi ideojn kun diversaj fakuloj kaj kunuloj, kaj disvolvi viajn proprajn agojn por antaŭenigi demokratan partoprenon.

Per TEJO rajtas partopreni iu ajn individua membro de TEJO, 16-35 jaraĝa je la komenco de la aranĝo, loĝanta en unu el tiuj ŝtatoj de Eŭropo. Vojaĝo estos repagata, kaj estos kovrata loĝado kaj matenmanĝo en gastejoj ĉirkaŭ Bruselo (partoprenantoj kundividos ĉambrojn), sed partoprenantoj devos aĉeti tagmanĝojn kaj vespermanĝojn proprakoste.

Tion dirite, ĉu vi interesiĝas pri Eŭropaj Balotoj, kaj ludi aktivan rolon en grava junulara eŭropa aktivaĵo? Jen via ŝanco kandidatiĝi por partopreni per TEJO-delegacio! Vi havas ĝis la 21-a de Januaro por oficialigi vian kandidatiĝon. Se vi havas demandojn, bonvolu skribi al david.ruiz.sanchez@tejo.org.

Resumo paŝo post paŝo pri kiel oni mastrumos vian kandidatiĝon por esti parto de la TEJO-delegacio:

  1. Kandidatiĝu plenigante la jenan formularon antaŭ la 21-a de Januaro.
  2. Vi estos rekontaktata de TEJO antaŭ la fino de Januaro por ricevi decidon pri akcepto aŭ malakcepto.
  3. Kaze ke via kandidatiĝo estas akceptita, oni petos al vi rekte aliĝi al la evento (bv. ne fari antaŭ ricevi la respondon de TEJO!).
  4. Ni ricevos novaĵojn de organizantoj de LevelUp! 2024, kaj renkontos unu la aliajn en Bruselo!

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

Foto: Eric VIDAL © European Union 2022 – Source : EP

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据