Home > Aktualaĵoj > Malferma alvoko – novaj TEJO-estraranoj 2023/24-25

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas novajn kandidatojn al la Estraro de TEJO – la ĉefa plenuma instanco de la organzo. La novaj estraranoj oficos dum la resto de la mandato 2023–2024, t.e. ĝis la 31-a de Aŭgusto 2024.

La nuna kvin-kapa Estraro estis elektita en Aŭgusto. Pro demisio, nun malfermiĝas loko por nova estrarano. Aldone, kaj la Estraro kaj la Elekta Komisiono konsideras oportune uzi la okazon por eventuale pligrandigi la amplekson de la Estraro. Pro tio ni emfazas ke pli ol unu kandidato povus sukcese alelektiĝi al la Estraro.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO por la jaro 2023 naskita inter la 1-a de Septembro 1988 kaj la 4-a de Januaro 2006.

Ni antaŭvidas ke nova estrarano kontribuos al ĉiuj sferoj de la agado de TEJO. Tamen, estas kelkaj fakoj kiujn ni aparte bonvenigas novajn estraranojn transpreni:

  • Eksteraj Rilatoj: en tiu ĉi fako, vi kunorganizos kaj ĉeestos la monatajn kunsidojn de KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj), estos la estrara kontaktpersono por nia oficisto pri eksteraj rilatoj, kaj ĝenerale antaŭenigos la reprezenton kaj engaĝiĝon de TEJO kun eksteraj organizoj
  • Kongresoj: en tiu ĉi fako, vi estos la estrara kontaktpersono por la kongresoj de TEJO. Nome, vi helpos kaj superrigardos la organizteamon de la venonta IJK en Litovio, kaj kerne enplektiĝos en la aranĝo de la konkurso ‘Partoprenu IJK-n’ kaj la elekto de kandidato por la postsekva IJK en 2025

Kandidatoj kiuj ŝatus enplektiĝi en aliaj estraraj fakoj ankaŭ bonvenas. Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. Aliaj fakoj ol la supre menciitaj estas la jenaj:

  • Komisionoj: Aktivula Trejnado, Edukado, Scienco, Kulturo, Egaleco, Landa & Faka Agado, Merkatiko & Informado (& Kontakto), Talento, Projektoj & Subvencioj, Retaj Eventoj, Financoj.
  • Interesgrupoj: Adoleska Agado, Juro, Moviĝeblo, Teĥnologio, Universitata Agado.
  • Respondecoj: Pasporta Servo, Junaj Amikoj, Patronoj Rilatoj kun UEA, Volontuloj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org (enkopiante info@tejo.org) ĝis la 17-a de Decembro 2023 kun viaj vivresumo, motiva letero kaj eksplicita indiko pri la fakoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro, se elektita.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke ni mem povu kontakti la eblan kandidaton.

La Elekta Komisiono de TEJO

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据