Home > Aktualaĵoj > TEJO dungas ĝeneralan direktoron

En TEJO ni volas plibonigi kaj pliprofesiigi niajn internajn administradon kaj mastrumadon, kaj pro tio ni kreas la tute novan postenon de Ĝenerala Direktoro! 

Estos multe da libereco por la sukcesa kandidato gvidi la evoluon de la posteno. Tamen, oni certe okupiĝos pri taskoj kiel librotenado, mastrumado de financoj, prizorgado de kontraktoj kaj ĝenerale gvidos la ĉiutagan laboron de internacia junulara organizo. Vi kunlaboros proksime kun la estraro, volontuloj kaj oficistoj de TEJO. La laboro estos fleksebla, kaj ni emfazas ke la specifaj kondiĉoj de la dungado negoceblas kaj respegulos la profilon de la sukcesa kandidato.

Laborkondiĉoj

  • Laborhoroj: plentempe (38 horoj semajne).
  • Salajro: depende de la loĝloko de la kandidato.
  • Loko:Roterdame, aŭ distance kun (repageblaj) fojaj vizitoj.
  • Komenco: ekde Februaro.
  • Daŭro: la kontrakto estos komence unujara, kun eblo plilongigi ĝin poste.

Laborpriskribo

  • prizorgado de librotenado kaj ĉiutagaj financaĵoj de la organizo,
  • teni la rilatojn de TEJO kun nederlandaj instancoj,
  • ordigado kaj prizorgado de gravaj dokumentoj, kaj pliprofesiigo de nia interna administrado,
  • gvida rolo ene de la TEJO-stabo, kaj prizorgado de HR-taskoj,
  • proksima kunlaborado kun Estraro, volontuloj kaj oficistoj de TEJO,
  • (eventuale) surloka kunordigado de la ESK-volontuloj de TEJO.

Por rajti kandidatiĝi, oni devas…

  • havi profundan sperton pri la interna funkciado de TEJO;
  • kapablo lerte labori memstare, aŭtonome kaj memmotivige;
  • havi sperton, kapablon kaj komprenemon por labori ene de internacia teamo;
  • havi la rajton labori en ŝtato de la Eŭropa Unio;
  • koni kaj aktive kompreni la interesojn, celojn kaj agadplanojn de TEJO;
  • esti preta ĉeesti eventojn de TEJO kaj fari fojajn vizitojn al Roterdamo (se vi planas labori distance);
  • havi la kapablojn zorgi pri diversaj devoj kaj prioritataj pritraktaĵoj.
Ne estas nepraj kondiĉoj, sed forte valorataj:
  • antaŭa sperto de librotenado kaj financa raportado;
  • sperto pri mastrumado de projektoj;
  • sperto pri subvenciaj programoj kaj subvencipetado;
  • havi sperton kaj esti kapabla kunordigi teamon da internaciaj volontuloj, surloke en Roterdamo;
  • sperto en aliaj neprofitcelaj organizoj;
  • konoj pri la angla, nederlanda kaj la franca (aliaj lingvoj estos evidenta avantaĝo);
  • esti TEJO-aĝo, kaj esti membro de TEJO.

Ĉu vi interesiĝas?

Bonvolu esprimi vian intereson al info@tejo.org antaŭ la 3-a de Februaro 2024. Pro la mallonga limdato, plenaj kandidatiĝoj (inkluzive vivresumon kaj motivleteron) ne tuj bezonatas, sed certe por la kandidatoj kiuj ricevos inviton al intervjuo nepros sendi la tutan materialon antaŭ la kunsido.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe info@tejo.org. Ni atendas vian kandidatiĝon!

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo aŭ genetikaj datumoj, kaj forte bonvenigas diversajn kandidatojn.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Diese Website verwendet Akismet, um Spam zu reduzieren. Erfahre mehr darüber, wie deine Kommentardaten verarbeitet werden.