Home > > TEJO serĉas konfidencpersono(j)n!

Laŭ la Reglamento pri intereskonfliktoj ĉe ofichavantoj de TEJO, la “organizo havu konfidencpersono(j)n, kiu(j) estos la kontaktpunkto por (eblaj) intereskonfliktoj kaj aliaj (eblaj) interhomaj konfliktoj en la organizo. La Komitato elektu ĉiun konfidencpersonon por nereelektebla periodo de du jaroj”, kies rolo ne estas kombinebla kun alia ofico en TEJO.

Se vi deziras kunlabori en ĉi tiu grava kampo por la Esperanto-movado, kandidatiĝu kiel konfidencpersono! Vi povas sendi al ni mesaĝon per info@tejo.org rakontante al ni kial vi interesiĝas aŭ por fari kromajn demandojn. Gravas klarigi, ke konfidencpersono ne devas esti membro de TEJO kaj ne estas aĝlimo por ĉi tiu posteno.

La ideala kandidato
  • bone konas TEJO-n kaj ĝian funkciadon,
  • ne havas alian postenon en la organizo,
  • kapablas dialogi en multkultura etoso,
  • pretas aktiviĝi kaze de bezono,
  • estas bona aŭskultanto.

La limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de Septembro. Dankon pro via intereso!

One Comment, RSS

  • Christine Brücker

    says on:
    Tuesday, der 5. September 2023 at 14:37

    Mi jam aktivas en tio temo kaj ŝatus esti konfudencpersono aŭ kunlaboranto en grupo por pli bone defini kaj ellabori regulojn.
    Po la lasta JES mi ellaboris koncepton de konscio, kiun mi ŝatas doni al ĉiuj kiel bazo de laboro.
    Kore
    Christine

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Diese Website verwendet Akismet, um Spam zu reduzieren. Erfahre mehr darüber, wie deine Kommentardaten verarbeitet werden.