Home > Proponoj aktivi > Kontribuu al video pri kronviruso kaj universitata vivo

Kontribuu al la kvara epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso!
La limdato por sendi vian videon estas la 25-a de majo.

Kiel la kronvirusa pandemio influas la universitatan vivon?

La temo de la epizodo estas: Kiel la kronvirusa pandemio influas la universitatan vivon? 
Kiel la kronviruso influis la semestron?
Ĉu la semestro entute okazis? Ĉu estis ŝanĝoj?
Faru videon kaj rakontu al ni! 

Ne forgesu diri vian nomon, vian landon, vian fakon kaj la nomon de via Universitato! Bonvenas ankaŭ kromaj informoj kiujn vi taksas interesaj kaj diskonigindaj.

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1.30 minutoj. Bonvolu ne aldoni subtekstojn aŭ skribaĵojn en la video. 

Kiel sendi la videon?

Estas diversaj manieroj por sendi al ni vian videon. Simple elektu la plej facilan por vi. 

  • Vi povas alŝuti vian videon al wetransfer.com kaj sendi la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
  • Vi povas alŝuti la videon al via Google Drive kaj sendi la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
  • Eblas ankaŭ sendi la videon en privata mesaĝo en la konto en Instagram de TEJO @tejoesperanto
  • Vi povas ankaŭ sendi la videon pere de Telegram al la konto @arielpalmer

Se vi havas demandojn, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
La limdato por sendi viajn videojn estas la 25-a de majo 2020.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Diese Website verwendet Akismet, um Spam zu reduzieren. Erfahre mehr darüber, wie deine Kommentardaten verarbeitet werden.