Home > Proponoj aktivi > Partoprenu en malferma video de la reta IJK 2020

La 10-an de julio ekos la unua reta Internacia Junulara Kongreso – IJK 2020, kun la temo Tutmonda Solidareco. Jam aliĝis preskaŭ 200 homoj kaj ni antaŭvidas ke aliĝos multaj pliaj. 

Ni volas krei enkondukan videon por la oficiala malfermo kaj ni invitas vin sendi vian kontribuon!

Kion signifas Tutmonda Solidareco por vi? La ĉi-jara IJK, sen vojaĝkostoj kaj sen problemoj pri vizoj, estas eble la plej alirebla IJK iam ajn. Kiel la interretiĝo de IJK influas vian partoprenon?

Ĉu vi havas mesaĝon por la partoprenontoj de la reta IJK?

Ni volas aŭdi vian voĉon!

La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1.30 minutoj. Bonvolu ne aldoni subtekstojn aŭ skribaĵojn en la video. 

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni elsendos dum la malfermo kaj publikigos ankaŭ en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

Kiel sendi la videon?

Estas diversaj manieroj por sendi al ni vian videon. Simple elektu la plej facilan por vi. 

  • Vi povas alŝuti vian videon al wetransfer.com kaj sendi la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
  • Vi povas alŝuti la videon al via Google Drive kaj sendi la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
  • Vi povas ankaŭ sendi la videon pere de Telegram al la konto @arielpalmer

Se vi havas demandojn, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org

La limdato por sendi viajn videojn estas la 5-a de julio

3 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Diese Website verwendet Akismet, um Spam zu reduzieren. Erfahre mehr darüber, wie deine Kommentardaten verarbeitet werden.