Home > > Ni serĉas novan redaktoron por la Movada Rubriko de Kontakto

TEJO serĉas novan redaktoron por la Movada Rubriko! Se vi ŝatas ĵurnalismon, interesiĝas pri la internacia junulara E-movado kaj volas engaĝiĝi kun la laboro de TEJO, jen bona oportuno por vi.

Kiel redaktoro de la Movada Rubriko, vi liveros aktualajn kaj interesajn informojn pri la movado,per 4-paĝa rubriko ene de la revuo Kontakto. Via entuziasmo kaj kreemo estos aparte bezonataj por realigi novajn ideojn por la rubriko!

Laborpriskribo
  • ĉefrespondeci pri la Movada Rubriko;
  • kunlabori proksime kun la redaktoro de Kontakto kaj la Estraro de TEJO;
  • kolekti kaj/aŭ verki enhavojn por la 4-paĝa rubriko.
La ideala kandidato
  • bone konas la internacian junularan E-movadon;
  • estas komunikema kaj kapablas motivigi homojn kontribui al la rubriko;
  • kapablas labori memstare, sen proksima superrigardo;
  • respektas limdatojn;
  • jam havas sperton pri ĵurnalismo aŭ verkado de artikoloj;
  • pretas resti en la posteno dum almenaŭ unu jaro;
  • havas bonan scipovon de Esperanto.

La posteno de redaktoro estas ĉefe volontula, tamen oni ricevos honorarion de 50 EUR por ĉiu unuopa numero de la revuo por agnoski tiun laboron. Homoj el ĉiuj landoj rajtas kandidatiĝi.

Se vi interesiĝas, bonvolu sendi vian kandidatiĝon al kandidatigxoj@tejo.org ĝis la 10-a de Septembro. La kandidatiĝo enhavu vian vivresumon, informojn pri viaj ĝisnunaj spertoj en Esperantujo kaj pri kial vi interesiĝas pri la posteno.

Se vi havas aldonajn demandojn, ne hezitu kontakti nin ĉe info@tejo.org.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Diese Website verwendet Akismet, um Spam zu reduzieren. Erfahre mehr darüber, wie deine Kommentardaten verarbeitet werden.