Home > Aktualaĵoj > TEJO dungas vidmuntiston / grafikiston

Se vi spertas pri grafikado, aŭdvidaĵoj kaj vidmuntado, TEJO havas oportunon por vi!

Ni serĉas plentempan laboranton, por kontribui al la diversaj aŭdvidaj projektoj de TEJO, kaj mem realigi viajn kreemajn ideojn.

Laborkondiĉoj

  • Laborhoroj: plentempe (38 horoj semajne) sed kun fleksebleco mem aranĝi laborhorojn.
  • Salajro: depende de la loĝloko de la kandidato.
  • Loko: distance.
  • Komenco: ekde Februaro.
  • Daŭro: ĝis la fino de 2024, kun eblo plilongigi poste.

Laborpriskribo

La taskoj estos diversaj. La ĉefaj inkluzivos:

  • kontribuado al grandaj aŭdvidaj projektoj de TEJO;
  • kreado de grafikaĵoj kaj animacioj;
  • registrado kaj muntado de videaj kaj sonaj enhavoj por platformoj kiel YouTube aŭ Spotify;
  • pretigado de mallongaj videoj (“shorts” / “reels” / ktp.) por platformoj kiel Instagram, YouTube aŭ TikTok;
  • kunlaboro kun niaj landaj kaj fakaj sekcioj kaj aliaj organizoj je la grafika kaj aŭdvida flankoj.

Por rajti kandidatiĝi, oni devas…

  • havi la rajton labori en ŝtato de la Eŭropa Unio;
  • kapabli labori flekseble, memstare kaj iniciateme;
  • havi sperton kaj lertecon demostreblajn pri grafikaĵoj, ĉefe pri kreado de dezajnoj kaj animacioj.
Ne estas nepraj kondiĉoj, sed forte valorataj:
  • scipovo de pluraj lingvoj kaj kapablo traduki tekstojn al ili;
  • kono kaj sperto pri la Esperanta lingvo kaj movado;
  • sperto pri videomuntado;
  • lerteco pri sonplibonigo;
  • kapabloj rilataj al vida identeco;
  • kono pri CC kaj kopirajtoj;
  • scipovo pri diversaj softvaroj por plenigi plej diversajn grafikajn taskojn (Adobe Creative Suite, Kdenlive, Inkscape, Illustrator, Blender, ktp.).

Ĉu vi interesiĝas?

Bonvolu sendi kandidatiĝon al kandidatigxoj@tejo.org antaŭ la 3-a de Februaro 2024. Laŭeble la kandidatiĝo inkluzivu vivresumon, motivleteron kaj ekzemplerojn de via laboro. Post la ricevo de ĉiu kandidatiĝo, ni ektraktos ĝin kaj komencos inviti taŭgajn kandidatojn al intervjuoj. 

Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe info@tejo.org. Ni atendas vian kandidatiĝon!

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo aŭ genetikaj datumoj, kaj forte bonvenigas diversajn kandidatojn.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Diese Website verwendet Akismet, um Spam zu reduzieren. Erfahre mehr darüber, wie deine Kommentardaten verarbeitet werden.