Home > Proponoj aktivi > Partoprenu en video pri Esperanto kaj scienco

Sciencemuloj en Esperantujo, ni serĉas vin! 

TEJO volas krei videon por rakonti pri la konekto kaj ligoj inter Esperanto kaj scienco. 

Ĉu vi estas sciencemulo? Ni ŝatus aŭdi pri vi! Faru videon kaj sendu al ni.
Jen kelkaj demandoj por inspiriĝi:

– Ĉu vi okupiĝas pri scienco profesie aŭ hobie?
– Rakontu pri via laborkampo/esplorkampo/intereskampo
– Kial, laŭ vi, via fako gravas?
– Ĉu vi iam partoprenis esperantan eventon (aŭ programeron) kiu temis pri scienco? 
– Ĉu vi eble mem ŝatus iam krei projekton aŭ prelegon en esperanta kunteksto?

Ne forgesu diri vian nomon kaj vian landon. Bonvenas ankaŭ kromaj informoj kiujn vi taksas interesaj. La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1.30 minutoj. Bonvolu ne aldoni subtekstojn aŭ skribaĵojn en la video. 

Kiel sendi la videon?

Estas diversaj manieroj por sendi al ni vian videon. Simple elektu la plej facilan por vi. 

– Vi povas alŝuti vian videon al wetransfer.com kaj sendi la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
– Vi povas alŝuti la videon al via Google Drive kaj sendi la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
– Vi povas ankaŭ sendi la videon pere de Telegram al la konto @arielpalmer

Se vi havas demandojn, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
La limdato por sendi viajn videojn estas la 10-a de septembro

6 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Ez a weboldal az Akismet szolgáltatását használja a spam kiszűrésére. Tudjunk meg többet arról, hogyan dolgozzák fel a hozzászólásunk adatait..