Home > Aktualaĵoj > Partoprenu teatran projekton dum FESTO en Francio!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun JEFO, KEJ kaj GEJ organizas la junularan interŝanĝon TEATRE “Transformante Eŭropon per Arto estante Transnacia, Reagema kaj Enpoviga” financita de la programo Erasmus+.

Pere de ĉi tiu projekto pri teatro, la partoprenantoj:

  • Kunlaboros je teatraĵo originale verkita en Esperanto. Tio eblas per:
    • Aktorado;
    • Reĝisorado;
    • Filmado de la teatraĵo;
    • Pretigi la scenejon;
    • Kontribui al la skripto;
    • Helpado kun ĝeneralaj rilataj taskoj.
  • La taskoj estos dividitaj inter ĉiuj laŭ preferoj, sed ĉiuj spertos partetojn de diversaj taskoj.

Ni serĉas 23 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Por kandidatiĝi vi devas:

  • Esti entuziasma junulo, kiu aĝas inter 13 kaj 30 jarojn;
  • Loĝi en unu el la landoj de la partneroj de la projekto Francio, Hispanio, Germanio aŭ Nederlando aŭ povi ekvojaĝi el unu el tiuj landoj;
  • Esti membro de TEJO (se vi ankoraŭ ne estas, vi havas tempon antaŭ la komenco de la projekto);
  • Povi ĉeesti la tutan daŭron de la projekto;
  • Preti dormi en plurlita ĉambro;
  • Respekti diversecon kaj fervore lernemi;
  • Interesiĝi pri teatro.

Pozitivaj aferoj por via kandidatiĝo estas:

  • Kapabli komuniki en Esperanto antaŭ la komenco de la projekto;
  • Esti aktiva en la Landa Sekcio de TEJO en via loĝlando;
  • Esti la unua fojo ke vi partoprenas en ĉi tia internacia projekto.
  • Esti verkema, aktorema aŭ helpema.
  • Havi sperton pri aferoj rilate al teatro (verkado, aktorado, reĝisorado, surscenigo, ktp.).

Se vi pensas ke tiuj kriterioj bone priskribas vin, nepre kandidatiĝu! Kontraŭ tio vi ricevos senpagan partoprenon. Ĝi inkludas la loĝadon, manĝadon, kaj la kotizon de la FESTO (aranĝo en kies kadro la projekto okazos) estos kovritaj de la seminario. Aldone, por la transporto la projekto repagos ĝis 320 eŭrojn se la ĉefa transporto estas daŭripova (ekzemple trajno, buso, petveturado, ktp.) kaj ĝis 270 eŭrojn se estas aliel (ekzemple per aviadilo).

La alventago de la projekto estas la 8-a de Aŭgusto 2024 kaj la forirtago la 15-a de Aŭgusto 2024, sed la labortagoj de la junulara moviĝeblo estas de la 9-a ĝis la 14-a. La projekto okazos en Francio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ la 10-a de Majo. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Karlos per retadreso je karlos.peskera.alonso@tejo.org aŭ en Telegramo je @Fydus por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Ez a weboldal az Akismet szolgáltatását használja a spam kiszűrésére. Tudjunk meg többet arról, hogyan dolgozzák fel a hozzászólásunk adatait..