Home > Aktualaĵoj > Estraro 2024-2025: ni serĉas kandidatojn!

Ĉu vi estas engaĝita esperantisto? Ĉu vi volas helpi la movadon daŭre flori? Ĉu vi pretas gvidi la plej grandan asocion de Esperanta junularo? Kontaktu la Elektan Komisionon de TEJO!

La Elekta Komisiono estas organo de TEJO, kies tasko estas serĉi kaj trovi kandidatojn por la postenoj en la Estraro de TEJO. La Estraro de TEJO regule (re)elektiĝas nur unufoje jare, sed la Elekta Komisiono laboras konstante, daŭre serĉante eblajn interesitojn kaj taŭgajn personojn por transpreni la gvidadon de la organizo.

Permesu al ni trovi vin! Se vi estas juna esperantisto kaj engaĝita membro de TEJO, naskita inter la 1-a de Septembro 1989 kaj la 31-a de Aŭgusto 2006, kiu havas spertojn kaj kapablojn por gvidi la laboron de TEJO en unu aŭ pluraj agadkampoj, nepre kontaktu nin!

La tasko de la Elekta Komisiono estas enketi, gvidi kaj konsili rilate al eblaj kandidatoj. Se vi ŝatus scii, kiel aspektas la laboro de estraranoj aŭ ĉu via sperto estus utiligebla en la TEJO-Estraro, ne hezitu kontakti nin. Se vi estas aktiva en via loka aŭ landa asocio kaj ne certas, ĉu la laborkvanto en TEJO estas taŭga por vi – ankaŭ tiam kontaktu nin. Ni volonte esploros la situacion kaj povos konsili al vi, ĉu esti estrarano povas esti taŭga rolo por vi.

Kontaktu nin retpoŝte: elekta.komisiono@tejo.org

Vi povas kontakti nin ankaŭ unuope – vidu niajn retadresojn kaj Telegram-nomojn sube.

Kore,

la Elekta Komisiono de TEJO:

Luana Araújo de Françaluana.franca@tejo.orgt.me/laluana
Espoir Ngoma Kasati espoirkasati@gmail.comt.me/Esp_kasati
Tobiasz Kubisiowskitobiasz@tejo.orgt.me/tkubis

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Ez a weboldal az Akismet szolgáltatását használja a spam kiszűrésére. Tudjunk meg többet arról, hogyan dolgozzák fel a hozzászólásunk adatait..