
(Esperanto) Partoprenu kurson pri homaj rajtoj en Slovenio
Din păcate acest articol este disponibil doar în Esperanto și Engleză Americană.
Din păcate acest articol este disponibil doar în Esperanto și Engleză Americană.
Jen kio okazis dum la unua reta IJK 2020! La sukceso de la 76-a Internacia Junulara Kongreso estas pro ĉiuj organizantoj, kontribuantoj kaj partoprenantoj, kiuj kune kreis unikan etoson. Dankon al ĉiuj!
Ni ĝojas prezenti al vi la novelektitan estraron de TEJO por la mandato 2020-2021. Prezidanto: Charlotte Scherping Larsson Vicprezidanto: Carlos Pesquera Alonso Vicprezidanto: Tomáš Stano Ĝenerala Sekretario: Konstanze Schönfeld (Tuŝka) Kasisto: Mung Bui (Feliĉa) Estrarano: Karina Oliveira Estrarano: Klára...
Jen la ĵuselektitaj Komitatanoj Ĉ por la mandato 2020-2022!Gratulojn kaj bonan laboron! 1. Rakoen Maertens2. Querino Neto3. Hans “Hanso” Becklin4. 신현규 (Shin Hyunkyu – Mondero)5. 赵文琪 (Zhao Wenqi – Venki)6. Mireille Mahugnon Houkpé7. Charlotte Scherping-Larsson8. Konstanze “Tuśka” Schönfeld
Dum la reta IJK 2020 okazos ankaŭ la unua reta komitatkunsido de TEJO. La unua sesio okazis dimanĉon, la 12-an de julio, 15:00 – 17:00 CEST La dua sesio okazis sabaton 18-an de julio 15:00 – 17:00 CEST La tria...
La kandidatoj por la Estraro de TEJO 2020-2021 faris memprezentajn videojn en kiuj ili parolas pri siaj planoj kaze de elektiĝo kaj respondas al demandoj de TEJO-membroj. Tiu ĉi paĝo estos plue ĝisdatigita – kiam ni ricevos aliajn videojn...
La Elekta Komisiono prezentis la raporton pri sia laboro rilate al la estrarelekto por la oficperiodo 2020-2021. La Elekta Komisiono serĉis kandidatojn al la estraro pere de malferma alvoko kaj ankaŭ persone kontaktante diversajn aktivulojn, kiujn konis membroj de...
La 10-an de julio ekos la unua reta Internacia Junulara Kongreso – IJK 2020, kun la temo Tutmonda Solidareco. Jam aliĝis preskaŭ 200 homoj kaj ni antaŭvidas ke aliĝos multaj pliaj. Ni volas krei enkondukan videon por la oficiala...
Ni ĝojas prezenti al vi la novajn Komitatanojn B de TEJO por la mandato 2020-2022! Luana França (Brazilo)Nicolas Kasolene (Demokrata Respubliko de Kongo)Alexandre Raymond (Francio/Brazilo)Robert Nielsen (Irlando)Michael Boris Mandirola (Italio/Francio) Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en...
Ĉu vi lernis Esperanton per Duolingo? Ni volas aŭdi pri via sperto! Faru videon kaj rakontu al ni! La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. La video...
En la kvara kaj kvina epizodo de nia serio Esperantistoj kaj kronviruso, studentoj rakontas pri la universitata vivo dum la kronvirusa pandemio. Kiel la kronvirusa pandemio influas la universitatan vivon en diversaj partoj de la mondo? 16 esperantistoj el...
Kandidatiĝu kaj realigu kune kun TEJO la 77-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Sekve al la malfacilaĵoj rilate al la kronvirusa pandemio de 2019-2020, Komitata laborgrupo kunvenis la 27-an de majo 2020 por skizi la bazojn de venonta...
Revenis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la mandato 2020-2022. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton...
Kontribuu al la kvara epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso! La limdato por sendi vian videon estas la 25-a de majo. Kiel la kronvirusa pandemio influas la universitatan vivon? La temo de la epizodo estas: Kiel la kronvirusa pandemio influas la universitatan...
Din păcate acest articol este disponibil doar în Esperanto, Engleză Americană și Italiană.
La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2020 ĝis la 31-a de aŭgusto 2021. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ordinare, novaj estraranoj estas...
Jen la nova epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso! Homoj el la tuta mondo rakontas pri kiel bone uzi la tempon hejme kaj kiel ili zorgas pri sia mensa kaj korpa sano.
Kontribuu al la tria epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso! La limdato por sendi vian videon estas la 19-a de aprilo. Al nia rakonto pri la kronvirusa krizo partoprenis jam pli ol 50 esperantistoj el pluraj landoj de la mondo...
Aperis la nova numero de Revuo Kontakto. La ĉeftemo estas la kronvirusa pandemio. Elŝutu ĉe: https://uea.org/revuoj/ Abonu ĉe: https://uea.org/alighoj/abonulo UEA-membroj aĝaj ĝis 35 (TEJO-membroj) ricevas aŭtomate: https://uea.org/alighoj/alighilo Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski Ĉio okazis tiom rapide ke la mondo ŝajne kapturniĝis. Ĉio...
En la tria epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso, homoj el la tuta mondo rakontas pri kiel bone uzi la tempon hejme kaj kiel ili zorgas pri sia mensa kaj korpa sano. En la dua epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso,...
Post la sukceso de nia video en kiu esperantistoj de la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al kronviruso, ni decidis kolekti novajn kontribuojn por fari duan epizodon. La situacio rapide ŝanĝiĝas kaj diversaj partoj...
Du novaj projektoj pri homaj rajtoj kaj socia inkludo estas entreprenataj de TEJO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo. Centro de Edukistoj pri Homaj Rajtoj: estu aktoro de ŝanĝo! Ĉi tiu projekto estas kunfinancata de la Junulara Fako de...
Esperantistoj el la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al la kronviruso – Covid-19. Antaŭ kelkaj tagoj ni publikigis alvokon en kiu ni petis ke homoj sendu al ni rakontojn de sia sperto en tiu...
TEJO ŝatus kolekti video-rakontojn de Esperantistoj de la tuta mondo pri la situacio rilate al kronviruso. Ni kune per nia tutmonda lingvo priparolu la situacion de tiu tutmonda problemo. Kiel estas la situacio rilate al kronviruso nun en via...
Aperis la nova numero de Revuo Kontakto, la unua de la jaro 2020! La ĉeftemo estas Tutmonda Kaptuka Arto. En ĝi i.a. la unua parto de la artikolo de Herman Dekeŭnink kaj Intervjuo kun la konsulo de la Esperanta...
Komuniko de la IJK2020-teamo pri la kronviruso: “Hieraŭ la itala junulara renkontiĝo IJF anoncis sian nuligon, kaj nia teamo ricevis kelkajn demandojn pri la situacio en Nederlando. Ni havas nun neniun kialon nuligi la IJK-on. Ĝi okazos en julio, post...
TEJO decidis akcepti la inviton de Korea Esperanto-Junularo (KEJ) kaj ni povas oficiale anonci ke la 77-a Internacia Junulara Kongreso IJK 2021 okazos en la belega insulo Jeju, Sud-Koreio!
Ni ĝojas anonci la gajnintojn de ĉi-jara konkurso Partoprenu IJK-n!Dek homoj el ok diversaj landoj ricevos subtenon por partopreni la Internacian Junularan Kongreson IJK 2020 en Nederlando! Gratulojn al ĉiuj! Albert Stalin Garrido el Filipinoj Elena Blandino el Hispanio...
La organizantoj de IJK 2019 en Slovakio rakontas pri la sperto organizi la Internacian Junularan Kongreson kaj donas valorajn konsilojn pri diversaj fakoj.Koran dankon al la tuta teamo: via kontribuo helpos al multaj venontaj organizantoj!
Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2020 okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando. Dank’ al la Fonduso eblas parte...
Laŭ decido de la Komitato de TEJO la 31-an de decembro 2019, TEJO lanĉas malferman alvokon por kompletigi sian estraron. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2020 kaj esti naskita inter la...
Jen la nova numero de Revuo Kontakto, kiu aperis tuj antaŭ la fino de la jaro. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski Jen ni alvenas al la fino de unu plia jaro! 2019...
La limdato por kandidatiĝi estas plilongigita ĝis la 12-a de Januaro 2020. Yo!Fest 2020 estas junulara evento organizita de Forumo Junulara Eŭropa (FOJE) kunlabore kun la Eŭropa Parlamento kaj kadre de Eŭropa Junulara Okazaĵo 2020 (EJO 2020). Ĝi okazos...
Ni ĝojas prezenti al vi nian volontulinon Afroditi Konstantopoulou! El kiu lando vi estas? Mi venas el Grekio. Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? Mi studis Komunikadon kaj sociajn retojn en Grekio kaj...
Okaze de la Zamenhofa Tago, ni demandis al junaj esperantistoj kion ili volas diri al la mondo. Jen iliaj respondoj!Kunhavigu la videon kun viaj amikoj kaj rakontu al ili pri Esperanto!
Partoprenu en la video de TEJO por ĉi-jara Zamenhofa Tago! Ni bezonas vian kontribuon kaj vian kreemon! Kaj ni volas amplifiki vian voĉon! Esperantistoj loĝas en diversaj landoj, estas parto de malsamaj socioj kaj medioj, kaj havas diversajn zorgojn....
La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO serĉas kandidatojn por partopreni la Ĝeneralan Asembleon de UNOY (United Network of Young Peacebuilders) en Nederlando! Ni serĉas homojn kiuj: Disponeblas por vojaĝi al Nederlando inter la 18-a kaj 24-a de junio...
La prezidanto de TEJO Joop Kiefte kaj nia oficisto pri Eksteraj Rilatoj Spyros Papadatos partoprenis eventon pri homaj kaj junulaj rajtoj ĉe la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (UNHCHR) en Ĝenevo. Joop partoprenis ankaŭ laborgrupon...
TEJO kaj Tutmondaj Voĉoj (Global Voices Esperanto) kunigas fortojn por volontula kunlabora projekto pri tradukado de artikoloj pritemantaj genron. La celo estas krei skipon de tradukantoj kaj provlegantoj por publikigi en Esperanto novaĵojn de la civitana gazeto Tutmondaj Voĉoj. ...
TEJO serĉas partnerajn organizojn por subvencio de Konsilio de Eŭropo por promocii la batalon kontraŭ seksismo. La projekto devus okazi inter Februaro kaj Septembro 2020 kun financa subvencio de 40000 eŭroj entute. Ĝi devas havi nacian fokuson sed influi...
Ni remalfermas la kandidatiĝojn por IJK 2021. Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 77-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn...
Ĉu vi havas malmultajn eblojn paroli Esperanton? Pere de la projekto Ekparolu! de Edukado.net vi povas havi verajn konversaciojn kun spertaj esperantistoj el la tuta mondo kaj plibonigi vian parolkapablon. Senpage! Spektu videan prezenton de la projekto.
La Elekta Komisiono estas Organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti...
TEJO partoprenis kunsidon de membroj de FoJE – Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) la 8-an de septembro en Bruselo por pridiskuti la strategian laborplanon. La vicprezidanto de TEJO Mounir Abjiou partoprenis kiel oficiala delegito de TEJO kaj la...