Home > Aktualaĵoj > Iĝu Komitatano B de TEJO

La 1-a de decembro 2022 estas nova oficiĝtago de komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatano B de TEJO de decembro 2022 ĝis novembro 2024. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.

Ĉar TEJO fine de 2021 havis 944 individuajn membrojn, TEJO povas havi ĝis 10 komitatanojn B. Ĉar la ses nunaj komitatanoj B komencis sian oficperiodon en junio 2022, tio donas la nombron de elekteblaj komitatanoj B: kvar. Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

  • personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)
  • biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)
  • subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2022 el minimume du landoj

Ne forgesu subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta, kaj memoru ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 31-an de oktobro 2022. Uzu la jenajn adresojn:

  • paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
  • retpoŝte: gxen-sek@tejo.org kaj info@tejo.org

Por pliaj informoj, bonvolu legi la reglamenton.

5 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Этот сайт использует Akismet для борьбы со спамом. Узнайте как обрабатываются ваши данные комментариев.