Home > Intervjuoj > Intervjuo al Manu Guaroa, la nova TEJO-volontulo

Manu Guaroa estas la nova volontulo de TEJO en la Centra Oficejo en Roterdamo. Ekkonu lin!

“Mi nomiĝas Guaroa Emmanuel González Cuevas, sed pli facile vi povas nome min Manu. Mi havas 26 jarojn kaj mi venas el Hispanio, el Madrido. Mi ŝatas ankaŭ ĉiam memori ke mi estas origina el Dominika Respubliko, eta lando en la Karibio kun homoj kiuj havas grandegan koron kaj gastronomian kulturon :)”

Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?
Mi partoprenas en asocia movado ekde kiam mi havis 15 jarojn. Por mi la asocia movado kaj la volontulado estas parto de mia vivo. Konkrete pri TEJO. Mi malkovris Esperanton ĉar amikino parolis al mi pri internacia lingvo kaj pri strangaj homoj kiuj lernas tiun lingvon por komuniki inter si. Mi iomete prifajfis. Kiam la pandemio haltigis niajn vivojn mi komencis serĉi pri la lingvo, la komunumo kaj la filozofio de la lingvo. Mi estis ege impresita ĉar estis pli da homoj kiuj parolis la lingvon ol mi pensis, kaj same kun la asocioj ktp. Mi malkovris asociojn, kongresojn, renkontiĝojn… kaj mi povis lerni en Duolingo. Do mi pensis “Kial ne?”. Mi lernetis kaj en la fino de 2020 Manuela Burghelea kaj Karlos’ Pesquera parolis al mi pri malferma alvoko por esti volontulo en la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. Mi kandidatiĝis kaj la asocio elektis min por esti volontulo. Mi ŝategis la ideon kaj kvankam mi ne konis pli ol “as, is, os” mi povus lerni, labori uzante Esperanton kaj ankaŭ lerni la francan, kiu estas lingvo kiun mi ĉiam volis lerni. Post kelkaj semajnoj EKC diris “Bienvenue Bonvenon” al mi.

Mi volontulis en EKC Tuluzo ekde februaro 2020, sed, surprizo!, la volontulado estis dividita en du partoj. La unua parto en Tuluzo kaj la dua, 5 monatoj, eksterlande. La asocio sendis min al Roterdamo ĉe TEJO. La mebroj de mia teamo, Teamo-Torinko, volontulas nun en Bjalistoko, ĉe BES Herzberg am Harz, ĉe ICH kaj Nová Dubnica, ĉe E@i.

Manu kun la aliaj EKC-volontuloj en Tuluzo

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?
Nuntempe mi okupiĝas ĉefe pri la filmmuntado. La fotado kaj filmado estas ŝatokupoj kiujn mi komencis praktiki post la trudizoliĝo kaj mi ŝatas alporti tiun konon kaj homforton al TEJO. Krom tio, Landa kaj Faka Agado (LFA) estas la alia fako en kiu mi ŝatas helpi. Tuj post mia esperantistiĝo mi komencis partopreni en HEJS, landa sekcio de TEJO en Hispanio, kaj mi ŝatas helpi al la landaj sekcioj plifortigi sian laboron. Ankaŭ mi helpas al la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj dum la kunsidoj kaj kelkaj eventoj.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?
Nuntempe mi estas studento de Internacia Rilatoj en reta universitato, Universitat Oberta de Catalunya. Mia kampo de studo estas ĉefe Afriko kun fokuso pri la ekonomio. Krom tio, la lingvolernado estas mia alia pasio. Mi daŭras kun la lernado de la franca kaj nun, ke mi havas pli bonan nivelon de la franca, mi komencis lerneti la galegan.

Rakontu iomete pri viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj.
Kiel mi rakontis, tuj post mia malkovro de Esperanto mi komencis volontuli en EKC Tuluzo. Antaŭ TEJO mia historio en Esperantujo nur rilatas al mia volontulado en EKC.

Kion vi ŝatus lerni kaj sperti dum via volontulado?
Dum mia etapo en Roterdamo mi ŝatus plibonigi mian Esperanton, kelkfoje ankoraŭ mankas akuzativon ;). Krom tio, spertiĝi pri la mastrumado de organizoj kiel TEJO kaj la organizado de eventoj ktp. estas grava por mi. Mi pensas ke tiu sperto ne nur helpas en asocia medio sed ankaŭ helpas en labormedio kaj por labori en internacia medio.
Ankaŭ mi ŝatus koni aliajn asociojn kaj partopreni en esperantaj renkontiĝoj ĉar la unua parto de la volontulado en Tuluzo estis dum kronvirusaj striktaj reguloj kaj kompreneble ni ne povis partopreni en ĉeestaj eventoj.

Kion signifas por vi esti esperantisto?
Mi pensas ke Esperanto donas al mi alian interesan vidpunkton de la internacia medio. Kiam vi pensas pri Esperanto kaj la filozofio de la lingvo, vi malkovras diversan respondon al demandoj kiuj ĉiam tradicie havas la saman solvon.
Mi povas diri ke en Hispanio estas iomete nacia traŭmato pri la lernado de la angla, kaj mi ankaŭ spertis tion. Esperanto donis al mi la eblon partopreni en internacia medio sen sperti senton de malegaleco. Krome, volontuli en Esperantujo donas al mi ankaŭ la eblon havi pli da memfido en la lernado de aliaj lingvoj.

One Comment, RSS

  • Patricio Agustín Iglesias

    says on:
    Sunday October 17th, 2021 at 03:23

    Bonŝancon, Manu! Saluton el Argentino! Mi ĝuas pro la kreskado de la movado ene de niaj hispanlingvaj, frataj landoj!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Этот сайт использует Akismet для борьбы со спамом. Узнайте как обрабатываются ваши данные комментариев.