Home > Aktualaĵoj > Kongresloko por IJK 2024 elektita!

Post longa procedo, kun tri kandidatiĝoj, unu retiriĝo kaj multaj diskutoj, ni ĝojas nun anonci al vi, kie okazos la 80-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Vere malfacilis elekti inter Litovio kaj Tanzanio, ĉar ambaŭ prezentis taŭgan kongresejon kun unikaj avantaĝoj; en Aruŝo en Tanzanio eblus kongresi en neniam antaŭe vizitita regiono, kunlabori kun UEA, kaj vidi nekredeblan naturon; aliflanke en Ŝventojo eblus esti geja. Tial ni tre fieras, ke ni sukcesis trovi kompromison, kiu donas la avantaĝojn de ambaŭ eblecoj.

La rezulto do estas, ke IJK 2024 okazos denove en la reto. Ni ja konsideris kongresi kelkajn tagojn en Litovio, kaj kelkajn en Tanzanio, aŭ matene en Aruŝo kaj vespere en Ŝventojo ĉiutage, sed tio ne evidentiĝis plej praktika. Aliflanke per reta IJK, kiu okazos samtempe kun la UK, kongresanoj povos mem elekti, ĉu ili vojaĝos al Aruŝo por partopreni ambaŭ kongresojn samtempe.

Ni esperas, ke vi ĉiuj amase aliĝos al la IJK, kaj ke en tiu reta IJK estos malpli da plendoj pri la manĝoj ol en IJK 2022.

One Comment, RSS

  • KuboF Hromoslav

    says on:
    Saturday April 1st, 2023 at 11:54

    Tutevidente la plej bona solvo, kaj vere brila! Grandan gratulon al la teamo de TEJO por fari tion epokdifinan decidon. Denove plenumiĝis la memorendaj vortoj de granda (nenomita) Esperanta aktivulo, kiu parolis pri agado de TEJO: “TEJO faras tion eĉ rete!”

    Denove gratulon kaj ĝis la revido en reto!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Этот сайт использует Akismet для борьбы со спамом. Узнайте как обрабатываются ваши данные комментариев.