Home > Aktualaĵoj > Kontribuu al nova video pri kronviruso

Post la sukceso de nia video en kiu esperantistoj de la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al kronviruso, ni decidis kolekti novajn kontribuojn por fari duan epizodon.

La situacio rapide ŝanĝiĝas kaj diversaj partoj de la mondo estas malsame afekciataj. En nia unua video, ni aparte aprezis la diversecon de la mesaĝoj, kiujn ni ricevis. Kelkaj estis tre seriozaj kaj profundaj, aliaj estis amuzaj kaj distraj. Ni esperas ke por la dua video venu same kaj eĉ pli diversaj kontribuoj! 

Ni kune per nia tutmonda lingvo priparolu la situacion de tiu tutmonda problemo.

Kiel estas la situacio rilate al kronviruso nun en via lando? Faru filmeton kaj rakontu al ni!

Ĉu vi estas en kvaranteno? Kion vi faras dum via restado hejme kaj kion vi povas konsili al aliaj homoj? Kion vi ŝatus diri al esperantistoj el aliaj partoj de la mondo? 

Dum tiom malfacila kaj konfuza momento por multaj homoj tra la mondo, ni ŝatus doni mesaĝon de espero kaj helpi kunigi homojn rete. 

Nuntempe en la sociaj retejoj en Italio estas tre populara la esperplena frazo “Andrà tutto bene” (Ĉio estos bona / Ĉio iros bone). Ni esperantistoj helpu disvastigi mesaĝojn de espero kaj solidareco. 

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

Se vi jam kontribuis al la unua video, vi tute bonvenas kontribui denove!

Kiel kontribui?

1-Registru la filmeton en Esperanto (la video daŭru maksimume 1 minuto kaj estu prefere horizontala)
2- Alŝutu la filmeton al wetransfer.com
3- Sendu la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org

Limdato por sendi viajn videojn estas la 1-a de aprilo 2020.

Jen la unua epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso:

Revuo Kontakto

Se vi emas verki, Revuo Kontakto bonvenigas artikolojn pri la temo kronviruso, el diversaj perspektivoj (personaj rakontoj, sciencaj vidpunktoj, ekonomiaj kaj kulturaj konsekvencoj, ktp.) Kontaktu la redakcion por priparoli vian ideon. 

5 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Этот сайт использует Akismet для борьбы со спамом. Узнайте как обрабатываются ваши данные комментариев.