Home > Proponoj aktivi > Kontribuu al video por la malfermo de IJK 2019 en Slovakio!

Okaze de la 75-a IJK en Liptovský Hrádok (Slovakio), ni invitas vin sendi videojn por krei la bonvenigan filmeton, kiun ni projekcios dum la solena malfermo de la kongreso.

En via mallonga video (maksimume 15 sekundoj), vi rapide prezentu vin (diru vian nomon kaj de kiu lando vi venas) kaj diru viajn bonajn dezirojn al la partoprenantoj de IJK. 

Vi kompreneble povas elekti paroli aŭ en Esperanto aŭ en via nacia lingvo. 

Ne forgesu kunsendi la transskribon de viaj vortoj en la originala lingvo kaj en Esperanto por ke ĉiuj povu kompreni!

La video estu prefere horizontala kaj altkvalita. Bonvolu atenti ke la sono estu bone aŭdebla.

Por kontribui, sendu vian filmeton per WeTransfer antaŭ la 30-a de junio al la jena retadreso: clement@tejo.org 

Ni antaŭdankas vin pro viaj kreemaj kontribuoj!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Этот сайт использует Akismet для борьбы со спамом. Узнайте как обрабатываются ваши данные комментариев.