Home > Aktualaĵoj > La Estraro de TEJO 2019-2020

Dum IJK2019 en Slovakio estis elektita la nova Estraro de TEJO por la mandato 2019-2020.

Prezidanto: Abel Johannes Kiefte (Joop), el Nederlando
Vicprezidanto: Mounir Abjiou, el Maroko
Vicprezidanto: Hoan Tran (Ĝojo), el Vjetnamio
Ĝenerala Sekretario: Catherine Neilson (Kejti), el Usono
Kasisto: Mung Bui (Feliĉa), el Vjetnamio
Estrarano: Karina Gonçalves De Souza De Oliveira, el Brazilo
Estrarano: Jung Yuro (Unika), el Sud-Koreio
Estrarano: Luis Miguel Obando, el Kolombio
Estrarano: Koffitché Koufionou, el Togolando

2 Comments, RSS

  • Paul Desailly

    says on:
    Wednesday July 31st, 2019 at 23:48

    Gratulojn kaj sukcesojn al la nova estraro!

    Antau precize kvar monatoj mi havis la plezuron kongresi en Da Nang (9a azia-oceania kongreso & 37a komuna seminario). Alidirite, gekaraj, tre plachas al mi, australiano, vidi inter la TEJO-estraranoj tri aktivuloj el mia mondoparto: Hoan Tran (Ĝojo) kaj Mung Bui (Feliĉa) el Vjetnamio kaj Jung Yuro (Unika) el Sud-Koreio.

    Profesoro Renato Corsetti kaj movadano Ian Fantom malkashe skribas, ke la estonteco de Esperanto apartenas al Azio!
    Vidu alineojn unu kaj ses sur pagho 23: http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-131-jun2018.pdf

    Samloke sur pagho 18 aperas foto de mia unua filo kiu, samkiel lia frato (Amo), denaske lernas Esperanton. Ke ili restas eternaj komencantoj estas portempa problemo. Parenteze, verkis la koncernan artikolon la UEA-a chefdelegito por Australio, Kaja Steele kies edzo, Trevor, estas iama prezidanto de UEA. En la sama eldono de ‘Esperanto sub la Suda Kruco’ (ESK) bv. legi pri sukcesoj en Indonezio kaj Orienta Timoro (p9-14) kaj pri brava protesto fare de prof Fettes (p8)

    Aparte mi bondeziras al via nova prezidanto kaj mia samreligiano. Joop, samkiel chiuj sekvantoj de Baha’u’llah rigore respektas la neutralecon de la Movado rilate al aferoj religiaj. Sagha decido viaflanke por prezidantigi lin, mi opinias.

    Amike kaj ghis la 10a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto – ie en Australio mi esperas, post tri jaroj.

    Paulo (ne la Apostolo) Desailly
    20 Woocalla street.
    O’Sullivan Beach. 5166
    Adelajdo

    UEA fakdelegito pri bahaismo. Aktiva membro de Pasporta Servo

    .

  • Paul Desailly

    says on:
    Thursday August 1st, 2019 at 04:59

    Gekaraj

    Iom da konfuzigho miaflanke:
    mia fama samlandano, Trevor Steele, ne estis prezidanto de UEA sed ghenerala direktoro.
    https://eo.wikipedia.org/wiki/Trevor_Steele
    Mi dankas al Nicole Else de Sidnejo kiu fulmrapide informis min

    Amike. Paulo

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Этот сайт использует Akismet для борьбы со спамом. Узнайте как обрабатываются ваши данные комментариев.