Home > > Netflix anoncas serion en Esperanto pri la vivo de Zamenhof

Kun komforta buĝeto de 105 milionoj da dolaroj por 8 epizodoj, la serio videblos en 2026 kaj rakontos ĉion pri la kuraĝa lukto de la fondinto de Esperanto por paco inter kulturoj kaj kontraŭ la mallumismo de Volapuko. La historiistoj jam malfidas, ĉar laŭ enaj fontoj (kies informojn la usona firmao neis), la bjalistoka okulkuracisto estus prezentota kiel superheroo kies speciala kapablo estas paroli kaj kompreni ĉiujn lingvojn instinkte.

La ĉefaktoro Jude Law esprimis ĝojon pri nova defio en sia kariero:

“En vivo de viro, venas tempo kiam akceptas oni ke siaj perditaj haroj neniam revenos, kaj tio estas signo de la sorto kiu indikas ke la momento venis por aktori rolon de kalvulo.”

Post unua penso verki la serion en la pola, la produktoroj finfine decidis por Esperanto ĉar “slavaj lingvoj tro malfacilas”. “Pri lerni ĝin ne maltrankviliĝas mi”, aldonis Jude Law, “ĉar por aktoroj la malfacila parto ĉiam estas la akĉento, kaj Esperanto malavare permesas al homoj uzi ilian fekan fremdan akĉenton.”

Legu la tutan intervjuon ĉi tie.

2 Comments, RSS

  • Arbo

    says on:
    Tuesday April 2nd, 2024 at 12:00

    Saluton, al vi ĉiuj!
    Mi salutas el Koreujo.
    Kvankam mi estas komencanto, tamen mi volas legi iun diversajn informojn pri Esferantujo.
    Ĝis. . .

  • Mehran sepehran

    says on:
    Monday April 29th, 2024 at 06:21

    Saluton, al vi ĉiuj!
    Saluton el Irano.
    Mi estas ankoraŭ komencanto, sed mi interesiĝis aŭdi pri filmo farita pri Esperanto. Mi ankaŭ estas filmisto kaj mi faras dokumentan filmon pri Esperanto. Mi esperas, ke ĝi estos bona filmo

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Этот сайт использует Akismet для борьбы со спамом. Узнайте как обрабатываются ваши данные комментариев.