Home > Aliaj > Eblas nun voĉdoni por novaj komitatanoj B

En la nuna Komitato de TEJO, oficanta de 2020 ĝis 2022, estas loko por kvin komitatanoj B, sed nur tri postenoj estas okupitaj nun. Laŭ nova regulo en la Reglamento pri elekto de Komitatanoj B tio signifas, ke devas okazi re-elekto por plenumi la vakajn postenojn. La voĉdono okazos de la 6-a ĝis la 21-a de januaro 2022, kaj voĉdoni rajtas ĉiuj individuaj membroj de TEJO.
Tri membroj kandidatiĝis, kaj ili mem sendis priskribon, kiun vi povas legi sube:

Ayra Bhaskara Ferduzi
“Mi esperantistiĝis en 2009, kiam mi volis lerni la plej facilan lingvon en la mondo. Mi jam interesiĝis pri lingvoj kiam mi estis liceano. Tamen, mi nur ekaktivis en Esperantujo en 2016.
Miaj nunaj aktivaĵoj en la E-movado estas precipe instrui la lingvon en la lingvakomunumo de mia urbo, kaj labori kiel sekretario de Indonezia Esperanto-Ligo. En la Ligo, mi okupiĝas pri administrado kaj ankaŭ partoprenas en la programoj.”

Patricio Agustín Iglesias
“Argentina finvenkisto, kiu sentas, ke tradiciaj asocioj estas ege fermitaj. La nombro “22” estas laŭ platrivera/rioplata kulturo “la frenezulo”, do tiun jaron ni freneziĝos kaj kreos novan, elirantan Esperantujon, kiu ne timos erari por kreski! Mi havas kelkajn proponojn, kompreneble por taksi kun la Komitato kaj komisionoj:

  • Unuhora hispanlingva enkonduko al Esperanto.
  • La mandarena Duolingo-kurso baldaŭ estos inaŭgurita. Ni devas festi kaj traduki almenaŭ 3 paĝojn de tejo.org!
  • Vendado de la CO: Demandi al estraranoj/komitatanoj de UEA pri avantaĝoj/malavantaĝoj por la junularo.
  • Pli da laboro kun neeŭropaj internaciaj organizaĵoj (ekz. Merkosudo).
  • Duobligi la sekvantaro de TEJO-linkedinkonto.”

Jonathan Loïc Schneider
“Mi nomiĝas Jonathan Loïc Schneider, kaj mi estas aktiva esperantisto ekde 2018. Meminstruante Esperanton, mi lastjare fariĝis volontulo ĉe la Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo. Mi ankaŭ ĉeestis internaciajn eventojn kiel Retoso kaj IJK-2021. Samtempe, mi fariĝis Komisionano pri Eksteraj Rilatoj, reprezentante je TEJO dum la lasta EKOSOK-forumo. Krom Esperanto, mi entuziasmas pri politiko, aviado kaj ĉifrovalutoj interalie.
Mia sindono al Esperanto estas tutkora. Ĝi estas mankanta ero al la civitaneca konstruado en onia nuntempa socio. Tial gravegas al mi, ke nia afero vivas en nia epoko. Investi je modernaj rimedoj por farigi Esperanton kiel indan investeblon, anstataŭ donaceblo, estas mia prioritato.”

Komitatanoj B estas elektitaj de la individuaj membroj de TEJO. Ĉiuj individuaj membroj ricevos en decembro instrukciojn por voĉdoni por siaj preferataj kandidatoj.

3 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.