Home > Aliaj > TEJO serĉas faciligantojn por ateliero pri lingvo pri seksismo en Francio (junio 2023)

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele, spertas pri neformala edukado kaj dezirus trejni pri la ligo inter lingvo kaj seksismo ĉe la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj miloj da junuloj el la tuta kontinento? TEJO bezonas vian talenton!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) partoprenos en EJO 2023, okazonta la 9-an kaj 10-an de Junio 2023 en Strasburgo, Francio. Ni ricevis subvencion de la Parlamento por tie okazigi diversajn agadojn kaj venigi delegitaron da junuloj por ilin plenumi. Unu el tiuj agadoj estos “X-Lingvo, la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado”, laŭ la sukcesaj antaŭaj okazigoj de samnomaj trejnadoj (vidu ĉi tie).  

Temos pri 3-hora programero kiu bezonigos 3 faciligantojn. La ekzakta dato kaj horo de la ateliero (aŭ la 9-an aŭ la 10-an de Junio) estos decidata en Marto, laŭ interkonsento inter la trejnistoj kaj Parlamentejo.

Kio estas EJO?

Eŭropa Junulara Okazaĵo (aŭ oficiale angle “European Youth Event” – EYE) estas evento celanta gastigi 10 000 eŭropajn junulojn, kiuj reprezentos diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

Kompreneble, TEJO petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Ĉar lingvaj rajtoj kaj justeco ne limigas al la simpla elekto de lingvo por komunikado, ni proponos tiun atelieron pri lingvoj kaj seksismo. 

Kiuj estos la celoj de la programero kaj la rolo de la faciligantoj?

La celoj de la ateliero estos la subaj:

  • Konsciigi pri la efiko de ĉiutaga seksisma lingvo; 
  • Interŝanĝi opiniojn, sciojn kaj bonajn praktikojn; ebligi reciprokan lernadon inter la ĉeestantaj junuloj; 
  • Trejni junulojn pri parola genro-bazita perforto kaj diskriminacio; kiel vidi, malhelpi kaj batali ĝin; 
  • Enkonduki genro-neŭtralajn esprimojn uzeblajn en ĉiutaga komunikado; 
  • Igi tiun atelieron renkontiĝejon de junuloj, kiuj disvastigos la rezultojn en siaj lokaj komunumoj.

Antaŭvide partoprenos la trejnadon inter 30 kaj 50 junuloj (partoprenontoj de EJO) inter 18 kaj 30 jaraĝaj, kiuj anticipe aliĝos. 

Kiajn kandidatojn ni serĉas?

La kriterioj de la 3 serĉataj faciligantoj estas la jenaj:

  • esti minumime 18-jaraĝa kaj aĝi malpli ol 36 je la 9-a de junio 2023;
  • loĝi en Eŭropa lando (de Eŭropa Unio (EU) aŭ najbaraj landoj) kaj ne bezoni vizon por eniri Francion;
  • preti aktive kunlabori por la sukcesa kunrealigo de EJO kaj ateliero dum la periodo antaŭ la evento kaj poste kontribui al la raportado pri la aktivaĵo;
  • regi Esperanton almenaŭ je C1-nivelo, kiu estos la TEJO-teama laborlingvo;
  • regi almenaŭ je C1-nivelo unu el la eblaj lingvoj de la seminario, kiu devas esti aŭ la angla, franca aŭ germana *;
  • sperto pri neformala edukado, prerefe pri la temo de seksismo kaj socilingvistiko.

* La elekto de la laborlingvo dum la seminario estos elekto de la elektitaj kandidatoj kaj devos esti farita komence de la kreiĝo de la teamo.

Kion vi ricevos kiel akceptita faciliganto?

  • Post plenumo de la subvenciaj kondiĉoj *, kompletan repagon de la alven- kaj reven-vojaĝkostoj al Strasburgo kaj partan repagon de surlokaj vivkostoj (manĝoj, publika transporto);
  • Honorario je 300€;
  • Senpagan tranokton en gastejo aŭ ĉe esperantistoj en Strasburgo kun aliaj teamanoj por la 3 necesaj noktoj al la ĉeestado de la evento, inklude la vojaĝtagoj (de la 8-a ĝis la 11-a de Junio);
  • Eblon partopreni kaj kontribui al la organizado de EJO en internacia teamo;
  • Spertiĝon pri neformala edukado, eŭropa agado kaj similaj fierindaĵoj por via vivresumo, TEJO provizos atestilon pri la liverado de la trejnado al la trejnistoj.

Por kandidatiĝi *, bv. sendi vian kandidatiĝon (en Esperanto) per retpoŝto kun vivresumo (ne nepre en Esperanto) al ker@tejo.org ĝis la 6-a de Marto 2023. Vi ankaŭ povas retpoŝti al tiu ĉi sama retadreso por pli da informoj.

* Laŭ la politiko de la Komisiono pri Aktivula Trejnado (AT) de TEJO ni prioritatigos kandidatiĝojn de personoj kiuj realigis ian Trejnado por Novaj Trejnistoj de TEJO aŭ/kaj oficiale estas en la teamo de TEJO-Trejnistoj.

TEJO instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.