Home > Aliaj > Deklaro de TEJO pri Solidareco kun Ukrainio

Sojle de nova milito, L. L. Zamenhof skribis en 1914: Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi [konstantan] pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj… la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj. (Post la Granda Milito: PVZ Originalaro III, 2692)

Samspirite, kiel organizo dediĉita al libereco kaj al respekto de homaj rajtoj, TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio iniciatitan de la registaro de Rusio. TEJO strebas al solidareco kaj estimo inter la popoloj kaj pledas por ke homoj, kie ajn en la mondo, ne suferu militon kaj ĝiajn efikojn, kiuj dividas la homaron. La milita agado fare de la registaro de Rusio kontraŭas niajn idealojn pri demokratio, tutmonda paco kaj interkompreniĝo; ĝi estas danĝera malrespekto de la fundamentaj homaj rajtoj. Tial ni decidis ne silenti pri ĝi.

TEJO solidarecas kun ĉiuj viktimoj de militoj: kun mortigitoj kaj vunditoj kaj kun ĉiuj rifuĝintoj. Al ĉiuj niaj membroj, aktivuloj, partneroj kaj samideanoj en Ukrainio ni dissendas nian subtenon. Ni ankaŭ agnoskas la suferon de rusianoj, kiuj estis kontraŭvole enplektitaj en la militon. Ni solidarecas kun la kuraĝaj rusianoj, kiuj manifestacias kontraŭ ĝi riskante malliberiĝon. Ni salutas tiujn pacajn batalantojn kiel parolantoj de lingvo de paco. Ni petas al niaj samideanoj en la tuta mondo, kaj aparte en Ukrainio kaj Rusio, interkompreneme kaj gefrate dialogi por flegi pacajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ la kondamninda ago de la registaro de Rusio.

TEJO alvokas por paco en Ukrainio kaj tra la mondo, por ke homoj povu vivi sen risko de perforto, morto aŭ subpremo. Ni pledas por la tuja retiriĝo de la militistaro de Rusio el Ukrainio kaj por la respekto de la homaj rajtoj. Ni alvokas al ĉiuj internaciaj instancoj strebi utiligi diplomation por ĉesigi konfliktojn, provizi savan helpon al la viktimoj kaj konstrui stabilan mondan pacon. Tio baziĝu sur la respekto de ĉies homaj rajtoj, inkluzive de lingvaj rajtoj de etnaj malplimultoj. Ni apelacias al ĉiu esperantisto tra la tuta mondo: subtenu la homajn rajtojn, pacon kaj interkompreniĝon.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

la 27-an de Februaro 2022

Por konkrete subteni esperantistojn trafitajn de la milito, vi povas donaci al Konto Espero de UEA. Nun TEJO estas aktive enplektita en transnacia laborgrupo de la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE). La laborgrupo celas kunigi informojn inter Ukrainio kaj eŭropuniaj najbaraj landoj por efike disponigi bezonatajn rimedojn. Se vi povas helpi aŭ deziras kontribui al la agado de TEJO, kontaktu la Oficejon de TEJO aŭ la Komisionon pri Eksteraj Rilatoj (KER).

6 Comments, RSS

  • Satoo Morio

    says on:
    mardo mardo 1- 01UTC Marto 2022 at 01:48

    Ni Japana Pacdefenda Esperantista Asocio perfekte koincidas al Teja deklaro kontraux Putin invado al Ukranujo.
    Sorilarece kun vi! (2022. 3. 1)

  • OKADA Humiko

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 3- 03UTC Marto 2022 at 08:57

    Mi subtenas la artikolon en Gazetalaj Komunumoj de uea, n-ro 1023.

  • Luigia Oberrauch

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 6- 06UTC Marto 2022 at 13:01

    Sono dello stesso parere dei nostri giovani della TEJO. Il nostro obiettivo è lavorare per la pace fra le persone e fra i popoli. Intanto però non posso fare a meno di esprimere a tutti nostri amici ucraini e russi la mia soldarietà. Speriamo che l’incubo di questa querra assurda finisca presto.

  • Desmares

    says on:
    lundo lundo 7- 07UTC Marto 2022 at 16:58

    Mi gratulas vin pro tiu grava deklaro. Kaj nun necesas alvoki al postkurado de tiu abomena prezidento V. Poutine pro militaj krimoj.

  • Vicente Paulo de Sales

    says on:
    lundo lundo 14- 14UTC Marto 2022 at 11:36

    Mi ne estas kontraŭ rusoj nek kontraŭ ukrainoj, sed kontraŭ tiuj, kiuj ordonas la militon kaj ankaŭ kontraŭ ĉiuj malhumanuloj, kiuj apogas ĝin.
    La homaro evoluis kaj konkeris la tutan planedon, antaŭ la formiĝo de la unuaj civilizacioj, per la humanaj virtoj: kunlaboremo; kompatemo; frateco ktp.
    Milito estas besta afero, ĝi estas fiasko de la humanaj virtoj de la homaroj.
    Kiam malhumanuloj akiras potencon la homaro restas en danĝero.
    Mi esperas, ke la homaro savu siajn humanajn virtojn.
    Sovaĝaj konkurencoj estas bestaj abomenaĵoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.