Home > Aliaj > Jes! – Kial TEJO bezonas vian voĉon

Okazantas Ĝenerala Voĉdono pri la Statuto de Universala Esperanto-Asocio, povas voĉdoni ĉiuj individuaj membroj de UEA, ĉiuj Landaj Asocioj kaj ĉiuj Fakaj Asocioj; vi ricevis hejmen koverton kun balotilo antaŭ kelkaj monatoj ĉar la voĉdono okazas poŝte kaj la balotiloj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 15a de decembro. Gravas ĉies partopreno por atingi la kvorumon: ja necesas subteno de duono de la tuta membraro!

Ĉi tiu Ĝenerala Voĉdono traktos multajn temojn kiel la ebligon de reta voĉdono, difinon de la reprezenta rolo de la Ĝenerala Direktoro, forigon de kvorumo en Ĝenerala Voĉdono kaj plurajn korektojn por adaptigi la Statuton al la nederlanda juro kaj la efektiva realo. La plej atentokapta amendo estas, en la artikolo 30, la redifino de la statuso de TEJO, ne plu integra parto de UEA, sed jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj, laŭ kondiĉoj difinitaj en la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO.

Temas pri revortumo kiu priskribas la nunan realan situacion de TEJO. La jura memstariĝo ne estas hasta decido de TEJO, sed venas el longa procezo kun profundaj radikoj:

  • 1997: La TEJO-Komitato unuanime decidas favore al jura memstariĝo.
  • 2007: TEJO registriĝas ĉe la komerca ĉambro de Roterdamo.
  • 2015: Malneto de la nova Statuto de TEJO estas prezentita al la Komitato de UEA kaj TEJO. UEA esprimas principan favoran decidon kaj mandatas ellaboron de kunlaborkontrakto.
  • 2016: La Komitatoj de TEJO kaj UEA aprobas vastplejmulte la novan Statuton de TEJO kaj la Regularon pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO.

Kial?

La antaŭa Regularo ne plu estis kongrua kun la funkciado de TEJO, ĝia subvencipetado kaj ĝia agado kadre de eksteraj rilatoj. Tial evidente ne havis sencon resti en situacio kie ne eblas respekti sian propran regularon: TEJO nun havas propran Statuton kiel memstara organizo kaj estas jure registrita. Ni bezonas adapti la Statuton de UEA al la realo.

Indas trakti la du plej oftajn kontraŭvoĉojn kiujn TEJO ricevas rilate al la voĉdono.

Kontraŭvoĉo: Ĉu vere bezonatas tiu ĉi ŝanĝo? Kontraŭ la interesoj de UEA?

Aserti ke tiu ŝanĝo ne necesas, signifas ignori la faktojn (kaj ĉefe la antaŭan Regularon pri TEJO kaj la agadon de TEJO). Krome TEJO ne povas agadi kontraŭ la interesoj de UEA ĉar ni havas komunajn interesojn kaj dependas unu de la alia por atingi ilin. UEA dependas de ni por zorgi la junularon ĉar nur junuloj povas tion fari, TEJO dependas de UEA por prizorgi administradon kaj burokratiumadon. Krome estas intereso de UEA havi Statuton kiu enhavas la veron, ja la memstareco de TEJO estas jam fakto.

Kontraŭvoĉo: malstabila junularo?

Kelkaj pensas ke la junularo malstabilas kaj tio povas alporti krizojn. Tamen la administrado restas en la Centro Oficejo ĉiuokaze kaj alfilanke la sperto montras ke UEA ne intervenis por gvidi la agadon de TEJO kiam ĝi lastfoje krizis en 2007.

Cetere en la nuna socia momento junulara aŭtonomio estas ĉiam pli kreskanta valoro kiun TEJO apogas ankaŭ ekster nia movado. Ni estas tre dankemaj pri tio al la nuna kaj la antaŭa Estraro de UEA de kiu TEJO ricevas la respekton kaj la kunlaboron kiuj devus esti modelo por la rilatoj inter gepatra organizo kaj junulara asocio en nia movado.

La Statuŝanĝo agnoskos ke TEJO estas jure memstara kaj decide sendependa, tamen ĝi restas junulara sekcio de UEA, pluhavos sidejon en la CO, pluhavos la saman Ĝeneralan Direktoron kun UEA, la membraro restos komuna kun UEA kaj la Estraroj havos reciprokajn observantojn. Vi povas legi kromajn detalojn  pri la rilatoj inter UEA kaj TEJO legante la novan Statuton de TEJO kaj la Regularon pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO.

La artikolo 30 de la UEA-Statuto en la nuna formo ne plu estas aplikebla al TEJO, kaj malregistri TEJOn signifus nekonsidereblan detruon de jardekoj da laboro.

Tial voĉdoni nee, signifas voĉdoni por ke la Statutoj de TEJO kaj UEA estu malkongruaj, kun la eblecoj da konfliktoj kaj kontrastoj kio sekvas de tio. Voĉdoni jese signifas sankcii la konkordajn kaj kunlaborajn rilatojn kiujn TEJO kaj UEA evoluigis.

Forta TEJO, subvencisukcesa kaj aktiva kadre de eksteraj rilatoj portas al progreso la junularan movadon, kaj donas poste al la plenkreskula movado pli kvalitajn aktivulojn, fortajn je ege valoraj spertoj. Tial jesa voĉdono konvenas al la tuta Esperanto-movado.

La estraro de TEJO