Home > Aliaj > Malferma alvoko: Ricevu trejnadon dum la IJF, iĝu trejnisto!

Dua Ĝisdatigo: por Italio, la alvoko estas plilongigita ĝis la 10-a de Februaro, ankaŭ el aliaj landoj vi povas kandidatiĝi se vi konsentas propra koste vojaĝi al Italio.
Ĝisdatigo: por la venontaj landoj: Italio, Nederlando kaj Pollando, la alvoko estas plilongigita ĝis la 27-a de Januaro: ankoraŭ vi povas kandidatiĝi!

Kadre de la AEJK (Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo) projekto, ni proponas specialan atelieron dum la IJF: Ĝi estas ateliero por iĝi sperta trejnisto! Tiel vi povos gvidi atelierojn, kadre de aliaj renkontiĝoj, esperantaj aŭ ne.

La ateliero okazos de la 8-a ĝis la 18-a de aprilo 2017 en Castione della Presolana (proksime de Milano) en Italio kaj permesos ankaŭ ĝui IJF-on : http://iej.esperanto.it/ijf/?lang=eo

Ĉiuj kostoj (loĝaj, manĝaj, partoprenaj, vizaj kaj vojaĝaj) por partopreni estos pagita de la Eŭropa subvencio ricevita de la AEJK projekto.

Entute ni elektos 24 partoprenantojn al tiu ateliero.

La projekto estas kunlaboro inter TEJO kaj 7 landaj sekcioj :
– 3 en Eŭropo: Italio, Pollando, Slovakio
– 4 en Afriko: Benino, Burundo, Kongolando, Togolando

La elektado de la partoprenantoj estos okazota kun la partnera asocio. Nepras ke la partoprenanto vojaĝu de partnera lando al IJF. Vi devos vojaĝi propra koste al iu el tiuj lando por poste profiti la projekton. Verŝajne tio ĉefe okazos tra Nederlando (lando en kiu TEJO estas registrita).

Kiel partopreni?
Sendu al ni ( aejk.oficejo(ĉe)tejo.org ) vian kandidatiĝon: rakontu al ni: kiu vi estas kaj kial vi estas la plej bona kandidato por ricevi tiun trejnadon? Kiel vi volas uzi tiun trejnadon poste?
Via mesaĝo estos ricevita de la TEJO respondeculoj kaj de la koncernita landa sekcio.
Ni juste elektos konsiderante la mesaĝojn ricevitajn. Ni uzos la sekvajn kriteriojn :
– Partoprenanto devas havi bonan nivelon de Esperanto.
– Balanco pri genro (virinaj, viraj, kviraj kaj aliaj kandidatoj bonvenas)
– Balanco pri devenparto de la lando (regionloĝeco)
– Motivo iĝi trejnisto, kaj emo liveri trejnadojn kadre de estontecaj projektoj ene kaj ekster la Esperanta movado.
Elektitaj kandidatoj kiuj ne estas individuaj membroj de TEJO, devos membriĝi en ĝi.
Bonvolu sendi vian kandidatiĝon ĝis la 14-a de januaro kun motivletero kaj eventuale resumo aŭ dokumentoj pri viaj esperantaj agadoj. Ni bezonas tiun fruan daton por prepari la vizajn dosierojn.

La rezultoj estos anoncitaj la 18-an de januaro.

Sciu ankaŭ ke eĉ se vi ne estas elektita ĉi foje (la kvanto de partoprenanto estas tre limigita), ni faros similan alvokon por la IJK (Aneho, 5-a ĝis 12-a de aŭgusto) kaj ke multe pli da partoprenantoj tiam povos veni.
Se vi havas demandojn, bonvolu sendi ilin al aejk.oficejo(ĉe)tejo.org.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.