Home > Aktualaĵoj > Iĝu Komitatano B de TEJO

La 1-a de junio 2023 estas nova oficiĝtago de komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatano B de TEJO de junio 2023 ĝis majo 2025. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.

Ĉar TEJO fine de 2022 havis 1063 individuajn membrojn, TEJO povas havi ĝis 11 komitatanojn B. Nun en la Komitato estas 8 komitatanoj B, tio donas la nombron de elekteblaj komitatanoj B: tri. Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

  • personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)
  • biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)
  • subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2023 el minimume du landoj

Ne forgesu subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta, kaj memoru ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 1-an de majo 2023. Uzu la jenajn adresojn:

  • paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
  • retpoŝte: gxen-sek@tejo.org kaj info@tejo.org

Por pliaj informoj, bonvolu legi la reglamenton.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.