Home > Aktualaĵoj > Konsulta fazo por novaj Erasmus+ projektoj: TEJO serĉas partnerojn

Nuntempe la estraro de TEJO pretigas proponojn por projektoj de la fonduso al Erasmus+. Ili estas plurcelaj: ni volas faciligi la renkontiĝadon, provizi interesajn trejnadojn por ni, junaj Esperantistoj, kaj ankaŭ ke tia lernado utilas por kaj nia movado kaj la vivresumoj de la partoprenantoj. Por ĉi venontaj limdatoj ni pripensis 3 malgrandajn temojn pri:

  1. Podkastoj;
  2. Muzikalo;
  3. Sciencaj prelegoj;

Kaj unu grandan projekton pri:

4. Reta video-serio.

Por tiaj projektoj ni devas starigi grupon de organizoj kiuj realigos ĝin. Niaflanke, TEJO ĉiam zorgos pri la verkado de la propono  (por tio ni havas subvencipetiston) kaj serĉos la grupon de organizoj.

Minimume la organizoj kiel via respondecos pri trovado de partoprenantoj kaj, depende de la projektoj, de aliaj taskoj. Ekzemple: via organizo povas gastigi la projekton dum evento kiun vi jam organizas, aŭ zorgi pri kreado de materialoj por liverado. Evidente, via konsento aŭ ne dependas de la ideoj, tial ni klarigas ilin nun:

  1. Podkastoj
    • Kio ĝi estu?
      • Trejnado por ke Esperantistoj lernu kiel krei, mastrumi kaj reklami podkaston.
    • Kial?
      • Podkastoj estas tre aktuala kaj populara maniero por krei kulturaĵojn inter la junuloj. Ni konscias ke multaj Esperantistoj havas tiun intereson pri podkastoj, sed mankas al ili la scio kaj helpo komenci la starigon de propraj podkastaj projektoj.
      • La ekhavo de tiaj lertecoj instigos la kreadon de kulturaĵoj en Esperanto.
    • Kiom longe?
      • La organizado daŭros iom pli, sed la ĉefa parto okazos dum nur unu evento (ege fleksebla daŭreco, inter 5 kaj 7 tagoj). Depende de la organizoj kiuj volos kunlabori, la trejnado pri kreado de podkastoj okazos en unu momento kaj loko. Pli precize, la plano estas ke ĝi okazu ene jam konata renkontiĝo, kiel IJK, Arkones, KKPS, JES…
  2. Muzikalo
    • Kio ĝi estu?
      • Ripeto de la sukcesa muzikala projekto prezentita dum IJK 2022.
      • Projekto bazita sur ideo de Esperanto kiel ilo por interkultura komunikado. Ni renkontiĝu por krei muzikalon, unue rete inter verkistoj, kaj poste surloke kun aktoroj.
    • Kial?
      • Ni volas krei kulturan materialon kiu kontribuos al granda evento. La registrado de ĝi mem jam estos interesa por partoprenantoj kaj por homoj kiuj spektos ĝin.
      • La rezulto restos kiel parto de la Esperanta kulturo. Tio utilos por montri ke eblas krei pli da diversaj kulturaĵoj, ke diverseco kaj kreemo estas kernaj partoj de Esperantujo. Kaj por aleksteren kaj por la amuzo de la Esperantistoj.
    • Kiom longe?
      • La organizado komencos eĉ antaŭ la projekto estos aprobita, bazita de la modelo jam uzita por la muzikalo “June kaj kune”. La subteno nur helpos la realigon, sed la ĉefa parto, la ludado de la muzikalo kaj sia registrado okazos dum IJK 2023 en Italio, por atingi plej multe da homoj.
  3. Sciencaj prelegoj
    • Kio ĝi estu?
      • Projekto pri scienca popularigo kaj disvastigado.
      • Mikso de la jam realigita laboro de retaj sciencaj prelegoj de la komisiono pri Scienco de TEJO kaj surloka aktivaĵo pri scienca disvastigado.
    • Kial?
      • Multaj membroj de TEJO kaj iom pli maljunaj Esperantistoj interesiĝas pri scienco.
      • Ni facile povas kombini laborojn kiujn ni jam realigas (kaj KAEST kaj sciencaj prelegoj) kaj kunigi ilin por ricevi financan subtenon.
      • Por subteni la laboron de scientistoj kaj popularigi sciencon.
    • Kiom longe?
      • El la reta flanko, la laboro jam estas farita de la komisiono pri Scienco de TEJO. Temas pri senfina laboro (kiel scienca esplorado).
      • Rilate al la fizika renkontiĝo, la laboro ĉefe okazos dum KAEST 2023. La sesioj de la aktivaĵo estos parte de la kongreso kaj malfermitaj al ajna partoprenanto.

Kaj fine, la plej longan kaj kompleksan projekton:

4. Reta video-serio

  • Kio ĝi estu?
    • Kreado de Esperanta reta video-serio.
  • Kial?
    • Temas pri mankanta kulturaĵo kiu ankoraŭ ne realigeblis en Esperantujo.
    • Homoj ŝategus tion.
    • La materialo utilos por ĝuigi la homojn kaj varbi pri Esperanto.
  • Kiel?
    • Unue, okazos serĉado de verkistoj, kiuj pretigos skripton. Tio okazos antaŭ la aprobo de la projekto.
      • La verkado sekvu kriteriojn de taŭgeco rilate al eblaj rimedoj.
      • Ni fokusiĝu je la disponeblaj spacoj, tempoj, homforto… Ne tro ambicia, sed realigebla. Pli bone simpla, sed bona, ol komplika kaj malbona.
    • Poste aperu alvoko por aktoroj kaj teknikistoj, sekvita de reta pretigado de la plano por la diversaj scenoj (inkluzive pri certeco de aferoj bezonataj, tempoj, retaj provludoj, ktp.).
    • Klara merkatika plano estos paralele difinita rilate al kiel la varbado de la video-serio okazos. Tio inkludos antaŭkreadon de varbmaterialo, pripensadon de uzo de aliaj sociaj retoj, kunlaboron kun aliaj asocioj kaj platformoj, ktp.
    • Sekve, registrado okazos dum renkontiĝo(j), kun granda kunlaboro kun LKK por certigi ke ĉio pretas por la realigado de la projekto.
    • Muntado de la materialo komenciĝos ĵus post la fino de la renkontiĝo.
    • Starigo de kampanjo por informi pri la reta video-serio, sekvante strategion kiu utilos por krei komunumon ĉirkaŭ la serio (difinita momento por afiŝo de ĉapitroj por krei debaton kaj atendon en sociaj retoj, disvatigado de la informo antaŭ la publikigo en amaskomunikiloj, prezentado dum alia renkontiĝo, ktp.)
  • Kiom longe?
    • Ĉi tiu estas longa projekto kiu daŭros la maksimumon de 24 monatoj.
    • La agado inkludos 3-5 renkontiĝojn (inter 5 kaj 7 tagoj) dum kiuj ni registros.
  • Kie?
    • Prefere en grandaj eventoj (JES, IJK, ktp.) de diversaj landoj, sed kelkaj  renkontiĝoj povas inkludi nur la membrojn de la teamo. Alivorte, povas esti renkontiĝo nur por la homoj kiuj laboras en ĉi tiu projekto.
    • Granda parto de la laboro estos farita rete (pretigado, verkado, muntado, provoj…).
  • Plano B
    • Se ni ne trovas sufiĉe da subteno, eblas pretigi pli malgrandan projekton kiu temos nur pri registrado de unua pilota ĉapitro, registrita nur dum unu renkontiĝo.

Ĉi tiu estas nur resumo de la ideoj. Se vi interesiĝas, sed volas plian klarigon aŭ havas specifajn demandojn, bonvolu respondi. Ni facile povas multe pli rakonti pri tio kion ni ĝis nun pretigis kaj kunsidi por klarigi ilin pli detale. Grave, ne temas pri fiksaj ideoj kiujn vi simple devas akcepti. Ni pretigis bazon kiun ni kune fiksu. Ne pensu ke viaj proponoj kaj preferoj ne estos aŭskultataj, tute male.

La menciitaj ideoj/proponoj estus financitaj kadre de “Erasmus+ Key Action 1: Youth Exchanges” programo. Pro striktaj limdatoj de subvencipetado, la dato por diskuto kaj planado estas tre limigita. Tial, bonvolu diskuti pri preteco, volo kaj ideoj de aktivuloj iĝi partoprenantoj kaj de via landa sekcio iĝi projektpartnero ene de venontaj du semajnoj, ĝis la 13-a de septembro.

Kondiĉoj: 

Bedaŭrinde la kondiĉoj de la fonduso limigas niajn opciojn al la sekvaj landoj:

  • Landoj de Eŭropa Unio
  • Norda Makedonio, Serbio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Turkio.
  • Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Armenio, Kvartvelio, Azerbajano, Moldovo, Ukrainio, Algerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio kaj Tunisio.

Kion vi persone povas fari? Pripensu en kiu(j) projekto(j) vi volus partopreni, demandu samideanojn el via landa sekcio kaj konsultu kun gvidantoj de LS. Viajn demandojn aŭ/kaj respondojn ni atendas retpoŝte: oficejo@tejo.org

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.