Home > Aktualaĵoj > Nova generacio de trejnistoj en Esperantujo

Pasintmonate okazis en Moissac la trejnado “Trejnu Novajn Trejnistojn(TNT), organizita de la landa sekcio JEFO (Junulara Esperanta Franca Organizo) kaj financita de Konsilio de Eŭropo. Nova generacio de trejnistoj estas preta por alfronti novajn defiojn!  

Inès Kahin, Vicprezidanto de TEJO en 2021-2022, estrarano pri Aktivula Trejnado kaj Prezidanto de JEFO kunordigis la dektagan eventon. Ŝi rakontas:  

“Tuj komence de la mandato, vidante la mankon da trejnistoj en nia movado, mi komencis cerbumi pri eblecoj organizi trejnadon por novaj trejnistoj. La solvon trovis nia subvencipetisto kaj eksterrilatisto Spyros Papadatos: ni subvencipetu ĉe KdE! Ni tion faris nome de la landa sekcio JEFO, de kiu mi iĝis prezidanto ĉi jare. Mi agadas por sia revivigo de pluraj monatoj kaj ĉar mi decidis mem organizi la eventon, havis sencon tion fari proksime al ĉe mi, en la bela urbo de Moissac. Pro sufiĉe malgranda buĝeto kaj malmulte da tempo por tion fari, la organizado estis iom defia sed la evento fine tre bona kaj mi fieras je la organizado de la evento kiu alportis la 5an generacion da trejnistoj al nia movado!  

Mi elektis kvar TEJO-trejnistojn en mia teamo: estis granda plezuro kunlabori kun Léon Kamenický, Sara Spanò, Szabolcs Szilva kaj Saŝa Kovyazina. Miksante teorion kaj praktikon, ili kun profesieco, bonhumoro kaj pacienco akompanis la partoprenantoj al kreado de siaj propraj unuaj trejnadoj.   

Mi forte opinias ke indas investi tempon kaj energion en la kreskigo de la TEJO-trejnistaro. Despli da bonaj trejnistoj havas la movado, despli da kvalitaj trejnadoj! La komisionoj pri Aktivula Trejnado kaj pri Projektoj/Subvencioj kunlaboras por proponi regulajn trejnadojn kiuj ne nur helpas al pluevoluigo de niaj aktivuloj sed alportas ankaŭ valoron kaj plian utilon al la TEJO-membriĝo.

Mi ĝojas ke TEJO proponas aliron per Esperanto al trejnadoj kie akiri novajn konojn kaj kompetencojn valorigindaj ankaŭ en sia propra profesia vivo! Aldone, menciindas ke trejnistoj kiuj trejnas en projektoj subvencitaj de KdE aŭ Erasmus+ ricevas plej ofte honorarion por sia laboro.”

Oscar Hernandez Rodriguez, komitatano A de TEJO rakontas pri sia sperto kiel partoprenanto:

“Pri mia sperto en TnT mi aparte ŝatis la fakton, ke ni ankaŭ havis la oportunon apliki ĉion, kion ni lernis dum semajno, liverante nian propran trejnadeton: ni devis efike kunlabori kun la aliaj kolegoj, filtri kaj aranĝi serĉatajn informojn pri diversaj temoj, ekzerci nian kreemon por elpensi atentokaptajn kaj partoprenigajn aktivaĵojn, kaj ekzerci publikan paroladon aplikante ĉiun lernitan teknikon pri voĉregado, gestado kaj korpa pozo. 

TnT estis iniciato kiu sendube elmontris al ni, ke ankaŭ en Esperantujo kaj pere de Esperanto oni povas akiri konkretajn kapablojn utilajn en pluraj flankoj de la vivo, kreski kiel persono kaj spertiĝi. Danke al bonfaro de organizintoj kaj trejnistoj, dum tiuj bonetosaj tagoj en belega regiono mi vere sentis grandan evoluon en mi rilate al trejnistaj kapabloj. 

Mi antaŭĝuas trejni en Esperantujo kune kun ĉarmaj kaj energiaj homoj!”

Artikolo de Inès Kahin, fotoj de partoprenantoj de la trejnado

Spektu ankaŭ filmeton kreita de Manu Guaroa:

One Comment, RSS

  • Tel U

    says on:
    30/08/22 at 12:28

    You are such a great author. I can see your point clearly! Thanks for sharing this lovely article. By the way, what about super hero tv series, you know like The Flash from DC Comics? Will be lovely if you have review about that as well. Thank you!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.