Home > Aktualaĵoj > Partoprenu en KonSciU: Konkurso por Sciencistoj kaj Universitatanoj!

TEJO, kunlabore kun ILEI kaj UEA, lanĉas novan konkurson por junaj esploristoj, scientistoj, kaj studentoj! 

La Komisiono pri Edukado, Scienco, kaj Kulturo (ESK) de TEJO fiere prezentas sian novan konkurson KonSciU: Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj, kiu okazos la 27-an de novembro 2022 (dimanĉo), 14:00 UTC kadre de Retoso

KonSciU estas malfermita al ĉiuj junaj sciencistoj, esploristoj, kaj studentoj ekde la bakalaŭra ĝis la (post)doktora nivelo, kiuj estas samtempe individuaj membroj de TEJO. Fiere kaj atentokapte prezentu vian esploron, montru viajn kreemon kaj komunikajn lertojn, kaj gajnu diplomon kaj aliajn premiojn! 

Kiuj estas la kondiĉoj por partopreni en la Konkurso?

  • Esti individua membro de TEJO kaj esti aliĝinta al Retoso 2022; 
  • Prezenti esploron, kiun vi mem realigis aŭ/kaj publikigis.

Ne necesas esti profesia sciencisto aŭ esploristo. Se vi estas studento aŭ laboristo en alia profesio sed fakas aŭ esploras pri iu fako, ne hezitu aliĝi kaj prezenti vian esploron!

Kion mi devas fari?

  1. Preparu mallongan (3-minutan) prezenton pri via esploro. Plej gravos la voĉa komunikstilo kaj la enhavo de via parolado, sed ni ankaŭ rekomendas, ke vi preparu videblan prezentaĵon por akompani vian paroladon. 
  2. Trairi la funelan sesion je la 26-a de novembro (horo anoncota) kaj la finalon je la 27-a de novembro ekde 14:00 UTC, se vi estos elektita.

La gajnintoj ricevos diplomon kaj diversajn donacojn de TEJO, UEA, kaj ILEI. Krome, ili ankaŭ havos la ŝancon laŭelekte prelegi pri siaj esploroj dum la 79-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Lignano Sabbiadoro, Italio en aŭgusto 2023. 

Aliĝu al la konkurso ĉe http://bit.ly/konsciu22 ĝis la 25a de novembro (vendredo).

Se vi havas demandon, kontaktu Snehaja Venkatesh, la kunordiganton de KonSciU, ĉe snehaja.esp@gmail.com aŭ Telegrame @snehajaa

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.