Home > Intervjuoj > Quentin, la nova TEJO-volontulo

Ni ĝojas prezenti al vi la novan TEJO-volontulon Quentin Auduc!

El kiu lando vi estas?
Mi venas el Francio. Pli precize, mi venas el Bourgogne, oriente en Francio.

Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?
Fakte, mi ne konis nek TEJOn nek Esperanton antaŭ komenci la volontuladon. Mi laboris en fabrikoj, kaj volis fari ion alian, do mi serĉis volontuladon prefere eksterlande kaj trovis eblon volontuli dum 6 monatoj en la Esperanto Kultur Centro en Tuluzo kaj 6 monatoj en TEJO en Roterdamo. Mi volas havi novan sperton kaj pli scii pri kion mi ŝatas kaj volas fari poste.

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?
Mi okupiĝos pleje pri TEJO-aktuale, pri eksterlandaj rilatoj kaj kelkaj interesgrupoj kiel Genra Egaleco.

Kion vi ŝatus lerni kaj sperti dum via volontulado?
Fakte, mi ne scias tre precize, sed mi ŝatus labori pri kaj en Esperanto, renkonti homojn, kaj mi estas malferma al novaj spertoj!

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?  
Do nun, nenion. Mi studis ekonomion sed ne plaĉis al mi kaj poste mi laboris en fabrikoj nur por mono, kaj nun mi volontulas, esperante ke mi trovos studojn aŭ laboron kiujn mi ŝatos!

Ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, kiuj?
Krom la volontulado, mi havis neniun sperton en la Esperanto-movado. Sed mi pli malpli faris samajn aferojn en Tuluzo. Mi partoprenis tuluzajn eventojn kaj kontribuis en la retejo de EKC kaj sia radio-elsendo.

Kion signifas por vi esti esperantisto?
Por mi, signifas partopreni la movadon, kaj aktivi por vivigi kaj kreskigi la lingvon kaj la komunumon, por helpi homojn tutmonde paroli kaj helpi unu la alian.

5 Comments, RSS

  • Drago Dussich

    says on:
    30/09/20 at 20:48

    Bonvenon!

  • Leon Roijen

    says on:
    04/10/20 at 12:17

    Unue, gratulojn al Quentin, pro tio, ke li tiom rapide jam tiom bone parolas la lingvon.

    Due, mi volas sugesti, ke TEJO korektu erarojn antaŭ ol publikigi tekstojn en sia retpaĝaro. Se TEJO ne faras tion, ja junuloj kiuj ofte estas komencantoj, transprenos nevole kaj nesciante la erarojn.
    Ekz. ‘Mi partoprenis tuluzajn eventojn’. En Esperanto oni diras: ‘Mi partoprenis EN tuluzaj eventoj’.

    Aliaj eraroj en la teksto:

    ‘Mi volas havi novan sperton kaj pli scii pri kion mi ŝatas’ —-> ‘Mi volas havi novan sperton kaj pli scii pri TIO, kion mi ŝatas’

    ‘partopreni la movadon’ —->partopreni EN la movado.

    ‘Mi studis ekonomion’ —> ‘Mi studis ekonomiKon’

    ‘kaj kontribuis en la retejo de EKC kaj sia radio-elsendo’ —-> kaj kontribuis AL la retejo de EKC kaj ĜIA radio-elsendo’

  • Nourmont Claude

    says on:
    09/10/20 at 15:52

    Plej parte tamen la frazoj skribitaj de Quentin estas ĝustaj.

    Mi partoprenis tuluzajn eventojn’. Perfekte!

    ‘partopreni la movadon’. Perfekte!

    ‘Mi studis ekonomion’ —> ‘Mi studis ekonomiKon’. Diskutata afero, ne indas atentigi pri tio.

    ‘Mi volas havi novan sperton kaj pli scii pri kion mi ŝatas’ —-> ‘Mi volas havi novan sperton kaj pli scii pri TIO, kion mi ŝatas’
    pli simple: ‘Mi volas havi novan sperton kaj pli scii kion mi ŝatas’ —->

    La vicprezidanto de la Akademio tute konsentas pri miaj rimarkoj.

  • Leon

    says on:
    09/10/20 at 18:17

    —-> ‘La vicprezidanto de la Akademio tute konsentas pri miaj rimarkoj.’

    Evidente, vi estas lia edzino, se mi ne eraras. ‘ce que femme veut, Dieu le veut’ 🙂
    Kompreneble mi nur serĉas.

    Pri ‘partopreni’ vi pravas. Misgvidis min PIV, en kiu mi trovis nur ekzemplojn ‘partopreni en’.
    Dankon pro la atentigo!

    Tamen mi daŭre volas emfazi, ke TEJO korektu erarojn antaŭ ol publikigi tekstojn en sia retpaĝaro.

    Nur unu ekzemplo:

    https://www.tejo.org/partoprenu-studsesion-en-budapesto-pri-seksismo/

    Ĉirkaŭ dek eraroj.

  • Leon

    says on:
    09/10/20 at 18:42

    *Kompreneble mi nur ŝercas.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.