Kara partoprenonto,
Gratulon! Vi atingis la sekvan paŝon por partopreni la venontan seminarion de TEJO, en kiu vi lernos pri sociaj temoj rilate al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado, estante konsciigita kaj trejnita pri la historiaj kaj sociaj kuntekstoj, realecoj kaj problemoj en niaj socioj, surbaze de faka fokuso pri la kipra situacio.
Tiu ĉi projekto estas organizita de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo – TEJO, kunlabore kun la Eŭropa Junulara Fonduso de Konsilio de Eŭropo kaj la Kipra Junulara Konsilio.
Kiel komentite, ni ricevis pli ol tridek kandidatiĝojn kun diversaj profiloj el diversaj landoj de Eŭropo por partopreni la seminarion. Ni ĵus elektis vin el tiuj multaj kandidatiĝoj, kaj nun nia celo estas la pretigo de la plej bona sperto ebla por niaj partoprenantoj kaj la kreado de unika teametoso en kiu ni interkonektiĝos kaj lernos pri kiel junuloj povas iniciati kaj administri spacojn por ke ili estu pli kongruaj kun Homaj Rajtoj.
Ĉi tiu InfoPakaĵo estas via ilaro por havi aliron al ĉiu informo necesa pri la internacia seminario, kiu okazos ekde mardo, la 25-a de novembro (alventago), ĝis lundo, la 1-a de decembro (forirtago), en Pervolia kaj Nikozio, Kipro.
Kaze ke vi havas eventualajn dubojn aŭ demandojn, vi povas kontakti David Ruíz Sánchez (kontaktinformo sube) – nian projektomastrumanton.
Ĉu ni komencu? ☺️
Indekso
- Kial ĉi tiu projekto estas realigata?
- Kelkaj faktoj pri la projekto
- Administraj informoj
- Kion ni volas de vi?
- Komunikilo
- Nia teamo!
- Kontakto
Kial ĉi tiu projekto estas realigata?
La projekto celas konsciigi pri la temo de interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado inter junuloj de KdE-membroŝtatoj. Por atingi tiun ĉi celon, TEJO organizos internacian seminarion kun 20 junaj partoprenantoj (inter 18 kaj 35-jaraĝaj). Dum la seminario ni uzos metodologiojn pri neformala edukado (NFE) por helpi homojn pli bone kompreni la gravecon de konsciigo pri Homaj Rajtoj kaj agado por plifortigi interkulturajn dialogojn kaj transformi konfliktajn dinamikojn kaj situaciojn.
Kiel junuloj, ni konstatas ke estas necese esti ekipitaj per metodologioj kaj rimedoj, kiuj ebligos al ni la rekonon de interhomaj kondutoj kiuj ne sekvas homajn rajtojn, estante kerne pritrakti kaj prilabori ilojn kiuj helpos la konstruadon de kulturo de paca kunvivado en diversaj socioj per interkulturaj dialogoj kaj konflikttransformado.
Ni efektivigas ĉi tiun projekton kiel porpaca junulara organizo, realigante ĝin kunlabore kun la interesitaj aktivuloj el nia membraro, vi!
Jen kial ni antaŭenigis ĉi tiun projekton 💚
Kiu estas la ĉefa intenco?
La projekto celas kreskigi konscion pri konflikttransformado kaj interkulturaj dialogoj inter eŭropaj junuloj per neformalaj edukadaj metodologioj, plibonigante la komprenon kaj lernigante la partoprenantojn pri la graveco de la konsciigo pri homaj rajtoj kaj la signifo de konflikttransformado kaj interkulturaj dialogoj.
Post la projekto, vi povos plue pligrandigi ilian efikon kaj, dank’ al via aktivado kaj kunlaboro kun aliaj homoj kaj organizoj, vi povos helpi eĉ pli vaste konsciigi pri la temo kaj kontraŭbatali la situaciojn pro kiuj suferas multaj homoj en ĉi tiaj kuntekstoj. Tiel, vi povas helpi al la plibonigo de la socia spaco kaj kontribui al pli fortika civila socio.
Kiuj estas la celoj?
La projekto havas kvar specifajn celojn:
- Kreskigi konscion: La projekto levos kaj kreskigos konscion inter junuloj pri konflikttransformado kaj interkulturaj dialogoj. Partoprenantoj konatiĝos kun la socipolitika kunteksto de Kipro, kiel paradigmo de problemo kaŭzita de la manko de konflikttransformado kaj interkulturaj dialogoj, akirante propraokulan scion kaj ilojn por iĝi efikaj multiplikantoj pri ĉi tiuj temoj. Ni kreos reton de senantaŭjuĝaj junaj aktivuloj pretaj kunlabori pri estontaj klopodoj en konflikttransformado kaj interkulturaj dialogoj.
- Agi por packonstruado: La projekto estos dediĉita al esplorado de temoj kaj disvolvado de kapabloj por konflikttransformado kaj plibonigo de interkulturaj dialogoj, esencaj temoj por packonstruado. Ankaŭ, partoprenante en la lando kie ni okazigos la seminarion, ni kunlabore kun CYC kreos filmeton por levi konscion pri la esenca graveco de interkulturaj dialogoj. Partoprenantoj ankaŭ lernos pri la iniciatoj entreprenitaj de lokaj kaj naciaj junularaj organizoj por antaŭenigi packonstruadon per konflikta transformado kaj interkulturaj dialogoj.
- Antaŭenigi dialogojn: La projekto faciligos dialogon kaj interŝanĝon inter partoprenantoj el diversaj fonoj. Uzante neformalajn edukadajn metodologiojn, la programo antaŭenigos respekton pri diverseco, kontraŭbatalos diskriminacion kaj pledos por la homaj rajtoj de junuloj trafitaj de sociaj kaj politikaj konfliktoj, ofte eltenante fizikan kaj strukturan perforton kaj ankaŭ alfrontante signifajn vivdefiojn kaj emociojn.
- Engaĝigi junulojn: Per ĉi tiu projekto, ni engaĝigos junulojn iniciateme fari poraktivajn paŝojn pri konflikttransformado kaj interkulturaj dialogoj. Per partoprenado en kunula lernado, partoprenantoj plibonigos siajn kapablojn kaj memfidon por efektivigi diversecan riĉigon, kontraŭbatali diskriminacion kaj pledi por homaj rajtoj kaj demokratio. Per engaĝigataj junuloj kiuj traktos ĉi tiujn problemojn, la projekto celas kreskigi pli inkluzivan kaj bonvenigan Eŭropon por ĉiuj per multiplika kaj kaskada efiko de niaj partoprenantoj.
Antaŭ la seminario, kiu okazos ekde mardo, la 25-a de novembro (alventago), ĝis lundo, la 1-a de decembro (forirtago), en Pervolia kaj Nikosio, Kipro, ni realigos retan interkonan sesion semajnon antaŭ ĝia komenco, tiel ni povos koni unu la alian kaj havi lastan sesion pri duboj kaj demandoj rilate al la seminario 🖤
La detala programo de la 5-taga seminario estos kundividita kun vi tuj antaŭ la trejnado, tamen ni jam povas diri al vi, ke la labormetodoj de trejnado estos plejparte la metodoj de neformala edukado (NFE) kaj spertbazita lernado. Ĉi tio inkluzivas kreskigi kritikan pensadon por ebligi al lernantoj analizi kompleksajn kazojn kaj diskuti sentemajn temojn.
Kelkaj faktoj pri la projekto
Vi ekkonos esperantistajn homojn venantajn el Belgio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Katalunlingvio, Litovio, Nederlando, Rumanio kaj Serbio.
🗓️ Kiam? Inter la 25-a de novembro kaj la 1-a de decembro (inkluzivante vojaĝtagojn – entute, 5 tagoj de seminario kaj 2 de vojaĝo)
a) Alvenhoro: la 25-a de novembro ekde la 14h00, tamen estu atenta pri la horaroj de publika transporto! La vespermanĝo ekos je la 19h00 kaj daŭros ĝis la 20h00, kaze ke vi alvenos pli malfrue, ne hezitu kontakti David.
b) Forirhoro: la 1-an de decembro antaŭ la 12h00 el la loĝejo.
📍 Pri la loĝejo kaj seminariejo en Pervolia:
- Nomo: Εναλία Εστιατόριο Καφετέρια / Enalia Restaurant
- Adreso: E336, Περβόλια Λάρνακας 7560, Κύπρος / E336, Pervolia Larnakas 7560, Kypros
- Koordinatoj: 34.82423603887008, 33.6019559497570854
📍 Pri la seminariejo en Nikosio, kies vizito okazos la 28-an kaj 30-an de novembro:
- Nomo: Το Σπίτι Της Συνεργασίας / Home for Cooperation
- Adreso: 28 Μάρκου Δράκου, 1102, Λευκωσία / Markou Drakou 28, Lefkosia 1102
- Koordinatoj: 35.17843441697224, 33.355583538346416
- Telefonnumero: +90 548 834 57 40
- Retpaĝo: http://www.home4cooperation.info/
Administraj informoj
Ĉi tiu seminario, okazigota en Pervolia kaj Nikozio, estos realigata en la Respubliko de Kipro, en la administraj regionoj de Larnako kaj Nikozio respektive.
✈️ Antaŭ aĉeti la biletojn – Bonvole sendu vian vojaĝplanon kun la lokoj, proponata buĝeto, datoj kaj horoj de via vojaĝo al
david.ruiz.sanchez@tejo.org, aŭ telegrame @DavidoEO. Tiel, ni povos konfirmi al vi kaj la korektan efektivigon de estonta repagado kaj la leĝan enigadon al la insulo. Post ricevi konfirmon de ni, vi povos efektivigi la aĉeton de vojaĝbiletoj.
💰 Ni povos repagi ĝis 350€ de la sumaj vojaĝkostoj.
📝 Kaze ke vi aĉetas aviadilbiletojn, bonvole petu al aviadilfirmao la kvitancon konforme al vi efektive realigis tiun ĉi pagon.
Grave: Estas necese havi kaj la kvitancon kaj la enirpermesilojn (anglalingve: boarding passes) kiuj montras la efektivan aĉeton de la biletoj.
Por faciligi ĉi tiun repagsistemon, bonvole sendu ĝin al david.ruiz.sanchez@tejo.org
Se vi skanas aŭ prenas foton de viaj enirpermesiloj, certigu, ke ili povas esti enmetitaj sur unu malplenan paperfolion (bonvolu uzi malplenajn fonojn anstataŭ hejmajn tapiŝojn aŭ viajn katojn en la fono ĉar ni devos montri ilin al KdE-instancoj!).
Ĉi tiu seminario estas ofertata el TEJO. Kaze ke vi ne estas ankoraŭ individua membro de TEJO dum 2025 sed ŝatus aparteni al la organizo, ne zorgu! Vi povas esti parto de la membraro de nia organizo per tiu ĉi ligilo.
Vojaĝplanoj
En tiu ĉi paĝo ni prezentas kelkajn eblecojn por atingi la loĝejon en Pervolia. Konsultu la sekvajn ttt-ejojn por havi pliajn informojn kaj ĝisdatajn horarojn:
Skyscanner (por flugoj)
CyprusByBus kaj CyprusPublicTransport (por interurbaj busoj)
La sekvaj itineroj estas la plej konsilindaj laŭ tempo, distanco, komforto kaj ŝparemo. Krom se la malo estas indikita, ili validas ire kaj revene.
✈️ Aviadile
La validaj flughavenoj estas tiuj de Pafos kaj Larnaka, kaj la plej proksima al la seminariejo estas la flughaveno de Larnaka.
Estu atenta!! Nikozio havas aktivan flughavenon kun internaciaj flugoj, sed pro la fakto ke ĝi troviĝas en la okupata parto de la insulo de Kipro, enigi la landon per nekontrolata teritorio farigus vin resti kontraŭleĝe en la Respubliko de Kipro, kaj vi povos havi problemojn kaze de foriro el la demokratie kontrolata parto de la insulo de Kipro.
🚌 Buse
La plej granda urbo proksime al Pervolia Larnakas estas efektive… Larnaka! Sed oni povas facile atingi Pervolia Larnakas buse el la flughaveno mem (ĝi situas sur la linio 429 Larnaka stacidomo – Flughaveno – Faro – Tekke / Σταθμός Λάρνακας – Αερπδρόμιο – Φάρος – Τεκκές).
Estas nur ok vojaĝoj tage, kies komenchoroj el la unua bushaltejo de la linio estas la jenaj: 06h00, 08h00, 10h15, 12h00, 13h40, 15h30, 18h00 kaj 19h50, bonvole kontakti David se vi havas problemojn atingi la busojn je tiaj horoj.
Se vi atingas Kipron el la flughaveno de Pafos, vi havos ĉirkau ses horoj da vojaĝo per kiu vi devos vojaĝi buse el la flughaveno de Pafos al la urbo de Pafos, preni alian buson el Pafos al Nikozio, preni denove alian buson el Nikozio al Larnaka aŭ al flughaveno de Larnaka… kaj fine preni la lastan buson: la menciita linio 429.
🚗 Taksie, bicikle kaj aŭte
Bedaŭrinde, la projekto ne kovros elspezojn pri alvenoj kaj revenoj per tiuj ĉi veturiloj.
Kaaaaaj…
La seminariejo
Estos malsamaj apartamentejoj kun loĝlokoj por 6 homoj, familia kaj ĉarma restoracio kun humilaj loĝejetoj je nia plena disponeblo… kaj bela seminariejo tuj ĉe la apartamentejoj kaj restoracio! 350 metrojn for de la seminariejo troviĝas plaĝon atendante aventuremajn homojn kiuj emos plonĝi en ĝi! Por homoj kun aliaj profiloj, tre proksime estas atingebla la trankvila kaj kvieta vilaĝo de Pervolia Larnakas.
⚠️ Gravaj rimarkoj:
- Ĉiuj manĝoj en la restoracio sekvos la dietojn laŭ indikite en la kandidatiĝformularo.
- En la tuta seminariejo hejmbestoj estas malpermesataj, kaj oni ne rajtas fumi ene de la konstruaĵoj.
- La litoj devas esti uzataj kun littukoj: vi povas aŭ kunporti viajn proprajn littukojn, aŭ uzi la surlokajn. Uzi dormosakon en la lito estas malpermesite.
- La organizantoj ne surprenas respondecon pri damaĝoj al sano aŭ al posedaĵoj de partoprenantoj, kiuj okazas dum la aranĝo. La kostoj de eventualaj damaĝoj al la seminariejo kaŭzitaj de partoprenantoj estos kovritaj de tiuj partoprenantoj mem, kiuj kaŭzis la damaĝojn.
Kostoj
Ni kredas je unu afero, la potenco de porhomrajta edukado kaj la rajto de ĉiuj je trejnistiĝaj ebloj. Tial, dank’al la kunlaborado kun European Youth Foundation, ni povas provizi ĉi tiun seminarion por vi PRESKAŬ SENPAGE.
Ni kovros la koston de via:
- Vojaĝo al kaj reen el Kipro;
- Vojaĝigo inter Pervolia kaj Nikozio kaj reen;
- Loĝado dum la seminario;
- Manĝaĵoj dum la seminario;
- Subteno en la kreado de via postaktivaĵo;
- Ŝanco aliĝi al reto de esperantistaj homrajtkonstruantoj en kaj ĉirkaŭ Eŭropo;
- Memplikapabliĝo kaj plikonatiĝo.
Kaj vi devos sendi la partoprenkotizon de 55 eŭroj al la jena bankkonto, antaŭ la 26-a de oktobro:
Nomo de la konto: Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie
IBAN-konto: NL40 BUNQ 2291 0039 33
BIC-kodo: BUNQNL2A
Priskribo: Nomo + Familia Nomo + Partoprenkotizo Seminario (Ekz. Alda Merini Partoprenkotizo Seminario)
Kion ni volas de vi?
Ĉi tiu seminario, kun ĉio, kunigas multajn temojn kaj fakojn. Sed krome, danke al European Youth Foundation, ni povas doni ĝin senpage. Tial ni petas vin:
- Bonvole certigi, ke vi pretas partopreni ĉiujn projektajn agadojn;
- Pensi pri viaj privilegioj kaj la ŝancoj kiujn vi havas;
- Memori, ke ni povas repagi viajn vojaĝkostojn nur ĝis maksimume 350€. Aliaj kostoj venos el via propra buĝeto;
- Ni petos vin aĉeti la plej ekonomian vojaĝon al Kipro (inkluzive de neniu 1-a klaso aŭ kroma pakaĵo);
- Plue, por la 5-taga seminario, ni petas vin ne kunporti aldonan valizon/pakaĵon. Ne estas granda bezono alporti aĵojn, kiujn vi povas uzi unufoje. Pensu nur alporti aferojn, kiujn vi uzos almenaŭ 2-3 fojojn dum via vojaĝo (kaj evitu la „ĉiaokazajn pakaĵojn”, bonvole!).
- Esti ekologiema dum planado de via vojaĝo ankaŭ estas pli ol bonvena!
Ĉu mi alportu ion specialan?
- Pretecon lerni kaj kontribui al la lernado de aliaj;
- Unuajn pensojn pri tio, kion vi ŝatus okazigi pri la temo de la seminario post ĝi;
- Viajn plejn ŝatatajn aferojn el la hejmo (manĝaĵoj, dolĉaĵoj, frandaĵoj, trinkaĵoj, ludoj, rakontoj, libroj) — por ke vi povu kunhavigi ilin dum kafopaŭzoj, interalie;
- Sapon kaj ŝampuon (ne necesos pli ol 2×100 ml);
- Tekkomputilon aŭ tabulkomputilon (sed ĝi ne estas deviga);
- Sanasekuron (ni proponas Eŭropan Sanasekurkarton);
- Vian akvobotelon. Pensu pri la medio;
- Vian kajeron;
- Biletajn kvitancojn! Havu preta viajn busajn/flugbiletojn.
Komunikilo
Kiel ĉefa komunikilo, ni uzos Telegram:
Aliĝu al la teamo de trejnotoj ĉe Telegram je via poŝtelefono aŭ komputilo: https://t.me/+_H6wb69jbZY1ZDM0
Ni uzos ĉi tiun ilon kiel nian ĉefan kunkomunikilon kaj kontaktpunkton. BONVOLE aliĝu antaŭ la 26-a de oktobro!
Nia teamo!
Hayden Reed Hendrycks (seminariaj laborlingvoj: Esperanto kaj la angla)
Hayden aktivas en junulara medio pere de la Kataluna Esperanto-Junularo, en kiu li estas estrarano. Universitate li studis kinarton kaj nuntempe laboras kiel instruisto de la angla lingvo en neformala medio por kaj denaskaj kaj nedenaskaj lernantoj. Li agnoskas la potencon de lingvorego povigi parolantojn kaj strebas instigi ĉe siaj studentoj konscion pri lingva justeco kaj diverseco. Hayden pritraktos la kunfaciligadon de la seminario.
Retpoŝtadreso: haydhendricks@gmail.com
Telegramkonto: @haydenh42
Andria Nikolaidou (seminariaj laborlingvoj: la angla)
Andria is a consultant and trainer, passionate about learning, organising, and sharing knowledge in ways that bring people together. With a decade of experience in auditing, consulting, project management, and facilitation, she has led numerous projects in compliance, sustainability, and capacity building. Actively involved in bi-communal initiatives, she works to foster understanding and peacebuilding. In her free time, Andria loves traveling, road trips, spending time with friends and family, and discovering new cultures and people. Andria will be in charge of facilitating the sessions in Nicosia.
Retpoŝtadreso: nikolaidou.andria@gmail.com
Pol Jimenez Isach (seminariaj laborlingvoj: Esperanto kaj la angla)
Pol estas engaĝita defendanto de homaj rajtoj, demokratio kaj kritika pensado, kun forta intereso pri diverseco kaj plurkultureco. Dum sia studado pri tutmondaj studoj, li pristudis temojn kiel internaciaj rilatoj, internacia dialogo kaj daŭripova evoluo en tutmonda kunteksto. Kun sperto kaj pasio pri neformala edukadaj metodoj kaj defendado de lingvaj rajtoj kaj diverseco, li kredas je dialogo kaj interkompreno por pli pacan socion. Pol pritraktos la kunfaciligadon de la seminario.
Retpoŝtadreso: poljimenezisach@gmail.com
Telegramkonto: @pistatxet
David Ruíz Sánchez (seminariaj laborlingvoj: Esperanto kaj la angla)
David estas eksterrilatisto kaj trejnisto de TEJO. Li havas universitatajn konojn pri klasika filologio, historio kaj arĥeologio, ankaŭ havas kapablojn pri NFE-metodologioj kaj projektmastrumado, interalie. Li forte kredas en defendado de homaj rajtoj, kaj en la kerna rolo de la defendo de lingvaj rajtoj kaj Esperanto por kontrui socion pli pacan. David pritraktos la administran flankon de tiu ĉi seminario! 🫶🏼
Retpoŝtadreso: david.ruiz.sanchez@tejo.org
Telegramkonto: @DavidoEO
Kontakto
- Pri administraĵoj kaj pliaj informoj, bonvole kontaktu David Ruíz Sánchez.
- Sekvu TEJO-n en niaj sociaj retejoj por koni pli pri niaj estontaj malfermaj alvokoj pri projektoj kaj iniciatoj!
- Retpaĝo de TEJO: tejo.org
Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon – estas projekto kunfinancata de European Youth Foundation de Konsilio de Eŭropo.
La enhavo de la paĝo reprezentas nur la vidojn de TEJO kaj estas ĝia sola respondeco. Konsilio de Eŭropo ne akceptas ajnan respondecon pri la uzo kiu povas esti farita de la informoj kiujn ĝi enhavas.



