
Elŝutu la plej novan numeron de Kontakto!
(nur por membroj)
Elŝutu unu ekzempleron senpage!
(por ĉiuj)
Kontakto estas dumonata revuo pri landoj, popoloj, kulturoj, socio kaj politiko. Ĝi estas revuo de TEJO eldonata de UEA kaj legata en ĉ. 90 landoj.
Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n aŭtomate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA-kotizperanto aŭ rekte ĉe UEA (prezoj varias depende de la lando). Eblas ankaŭ kolektivaj abonoj (ekde 6 ekzempleroj) kun rabato de 40%!
Kontakto en Instagram · Kontakto en Vikipedio · Kontakto en Telegramo
Movada Rubriko
La Movada Rubriko (MR) enhavas informojn pri la okazaĵoj en junulara Esperanto-movado kaj troviĝas ene de Kontakto. Al ĝi ni invitas vin kontribui per viaj artikoloj por kunhavigi personajn spertojn, ideojn kaj aliajn. Sendu kontribuojn kaj aliajn korespondaĵojn rilate al la gazeto al la redaktoro!
Raportojn kaj komunikojn el MR TEJO ankaŭ plu diskonigas pere de siaj retkanaloj.
Por raporti pri aranĝoj ni pretigis du uzeblajn formularojn:
Kunlaborado
Aŭtoroj kaj kunlaborantoj de Kontakto venas el la tuta mondo, kaj oni povas kontribui sian (prefere originalan) artikolon al la revuo. La aŭtoroj ricevas senpagan ekzempleron de la revuo. Skribu al kontakto@tejo.org
Redakcio
Retpoŝt-adreso: kontakto@tejo.org
- Redaktoro: Thiago B Assumpção
- Redaktoro de Movada Rubriko: Igor Almeida
- Grafikado: Iris Polachini
- Korektado: Françoise Noireau, Francesco Fagnani, Даниил Камейко kaj Tobiasz Kubisiowski
Eldonanto, administrado, abonoj, anoncoj
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando | Tel.: +31 10 436 10 44 | Fakso: +31 10 436 17 51 | Retadreso: uea@co.uea.org.