Home > Aliaj > Ekkonu novan volontulon de TEJO | Konrad

Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Konradon!

Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?

Mi estas Konrado, 29-jara poldevenulo el Lodzo (pli precize el la urbo Zgierz – pron. zgjeĵ). Mi studis muzikteorion kaj koruskondukadon en la Muzikaltlernejo de Lodzo. Dum pluraj jaroj mi laboris parttempe kiel memstrata profesiulo (freelancer) pri diversaj muzikaj projektoj, kiel koruskantisto, aranĝisto kaj muzikredaktisto.

Mi ankaŭ loĝis du jarojn en Varsovio, sed ĝis nun neniam eksterlande, do ĉi tiu volontulado estas mia unua sperto de loĝado en alia lando. 

Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al studoj, laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj?

En mia libertempo mi daŭrigas mian muzikumadon kaj okupiĝas pri sportoj – ĉefe ludas volejbalon kaj de tempo al tempo sekvas matĉojn, ekzemple snukerajn. Mi volonte kuiras – kutime sen preciza recepto, kombinante tion, kio troveblas en la kuirejo. Krome min interesas scienco kaj lingvoj — aparte fonologio kaj interlingvistiko. 

Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?

Kialoj estas pluraj. Unue, momente mi ne havas aliajn klarajn planojn por mia estonta vivo. Due, mi sentis deziron ŝanĝi vivmedion por sperti eksterlandan loĝadon kaj enplektiĝi en internacian medion. Sed eble plej grave, mi volis iom distanciĝi de mia ĝisnuna vivo kaj retrovi min mem — en la mondo kaj en mia propra kapo. 

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO?  Kion vi ŝatus lerni, sperti kaj atingi dum via volontulado? 

Ĉar ni ĉiuj, tri volontuloj, ĵus komencas nian volontuladon, ni ankoraŭ lernas, kio precize apartenos al nia taskaro. Ni plenumas jam ĉiutagajn farendaĵojn en la Centra Oficejo — pritraktas retajn kaj fizikajn poŝtaĵojn — kaj konatiĝas kun diversaj iloj, kiujn oni uzas en la laboro. Poste mi espereble spertiĝos ankaŭ pri loĝistiko kaj organizado de eventoj, eble mi atingos bazajn kompetentojn pri tradukado. 

Krome, mi volas aktive sperti la urban vivon en Roterdamo — vidindaĵojn, aktivadojn, muzikajn eventojn kaj internacian, viglan atmosferon. 

Ĉu tiu ĉi estas via unua sperto en Esperantujo? Aŭ ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado?

Mi eklernis la lingvon dum la pandemio. Post ioma tempo, kiam mi finfine partoprenis realvivajn eventojn, mi rapide rimarkis, ke esperantumado fariĝis io neforlasebla. Ĝis nun mi partoprenis plurajn aranĝojn, pri kelkaj mi helpis aŭ eĉ kunorganizis ilin. 

Kion signifas por vi Esperanto? Kion signifas por vi esti esperantisto? 

Por mi Esperanto estas ideo de pli justa internacia komunikado, kiu plene kongruas kun mia mondcivitanecaj sentoj. Danke al ĝi mi konatiĝas kaj amikiĝas kun diversaj interesaj personoj, kaj mi ekŝatis lerni lingvojn ĝenerale — kion mi antaŭe malamis kaj nun faras kun plezuro.

Laŭ mia humila opinio, esperantisto estas persono, kiu celas uzi la lingvon, aŭ pretas lerni ĝin, por interrilati kun malsamlingvanoj. Ri ne nepre parolas flue kaj sen eraroj; sufiĉas, ke ri pretas progresi ĝis bezonata nivelo. 

Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo?

En la CO ĉio ankoraŭ novas, sed la etoso ja agrablas. Paŝo post paŝo mi lernas, kiel ĉio funkcias.

Pri miaj gekolegoj? Bone. Antaŭ mia translokiĝo evidentiĝis, ke ĉiuj miaj kunloĝontoj en la Volontula Domo estos italoj. Tamen miaj zorgoj evidentiĝis tute senbazaj. Mi eĉ iomete ne sentas min forpuŝata kaj post nur unu semajno de interagoj mi jam tre antaŭĝojas pasigi kun ili tiun jaron. Mi provos ankaŭ profiti de la oportuno plulernante la italajn lingvon kaj kuirarton. 

Mi ne certas, ĉu la aliaj VolDom-anoj konsentos kun mi – eble ili baldaŭ deklaros tion – nederlanda vetero al mi tute plaĉas — ne tro suna, ne tro varma — malaĉa. 

Ĉu vi havas vivdevizon?

Tiu demando vere pensigis min , ĉar kvankam mi ĉiam sentis ian internan direktilon, mi neniam antaŭe vortumis tion tiom precize. Cerbumante mi notis plurajn, sed espereble la jena estas la plej universala: 

Oni vivas unufoje, do foruzu vian tempon saĝe kaj ĝuu ĝin. 

Mi kredas, ke mia decido volontuliĝi estas paŝo en ekzakte tiun ĉi direkton. 

One Comment, RSS

  • Hiwa

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 16- 16UTC Oktobro 2025 at 13:33

    Mi deziras al li ĉion bonan kaj sukcesan restadon ĉe la centra oficejo en Roterdamo 🙂

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.