Eventoj

La ĉefa evento de TEJO estas la Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ĝi estis iniciatita en 1938 kaj ĝis nun okazis en pli ol tridek landoj. Vi povas lerni iom pli la historio de IJK en Vikipedio. Ekde 2021, kiel respondo al la pandemio de KOVIM kaj kiel maniero ebligi homojn el la tuta mondo partopreni en eventoj de TEJO (sendepende de ilia ebleco vojaĝi), ni starigis Retoson, kiu iĝis nia plej granda reta evento.

IJK

IJK (Internacia Junulara Kongreso) estas la ĉefa fizika evento de TEJO. Ĝi estas semajnlonga junulara evento, kiu okazas ĉiujare en malsama lando.

Retoso

Retoso estas la ĉefa reta evento de TEJO. Ĝi donas al junuloj eblon amuziĝi, babili, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per Interreto.

Aliaj eventoj

Kompreneble, Retoso kaj IJK ne estas la solaj eventoj de TEJO, sed la ĉefaj. Ni ankaŭ organizas seminariojn, trejnadojn, studsesiojn, interalie. Vi povas sekvi niajn novaĵkanalojn por scii pli pri ili. Niaj landaj sekcioj ankaŭ organizas diversajn junularajn eventojn (kiel FESTO, JES, KKPS, Komuna Seminario, BEJK kaj aliaj) en diversaj partoj de la mondo. La plej facila maniero por resti informita pri tiaj eventoj estas per Eventa Servo. Jen kalendaro de aliaj eventoj prenita el Eventa Servo:

 
Scroll to Top