Home > Eventoj > 31-a KEKSO en Braunschweig
26 Majo, 2023
Braunschweig, Braunschweig

Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 31-a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto-Kurso! ✉️🙌🍪

Fine de majo 2023, la Germana Esperanto-Asocio okazigos la 100-an Germanan Esperanton-Kongreson en la urbo, kie la asocio fondiĝis: Braunschweig. La temo de la kongreso estos “Amikoj en la tuta mondo”. Paralele al tio, la Germana Esperanto-Junularo denove organizos KEKSO-n (Kreeman Esperanto-Kurson), evento kiu ebligas al junuloj malmultekostan partoprenon en la programo de la kongreso, sed ankaŭ provizas apartajn programerojn edukajn kaj distrajn. La specialaĵo ĉi-foje estos, ke vi povos resti ne nur tri tagojn (de la 26-a ĝis la 29-a de majo) dum la ĉefevento, sed eĉ tutan semajnon (ĝis la 2-a de junio!) en la urbo, por partopreni diversajn ekskursojn en kaj ĉirkaŭ Braunschweig dum la “postkongreso”.

Trovu pli da infomo ĉe la retejo de la evento.

Aliĝu ĉi tie nun!