Home > Eventoj > Festivalo de Roskilde
29 Junio, 2014
Roskilde

Browse map


Kraftwerk @ Roskilde Festival 2013

Samkiel en pasintaj jaroj, grupo de esperantistoj organiziĝas por labori ĉe la Festivalo de Roskilde.

DEJO organizas senpagan esperantan rekontiĝon dum la Roskilde-festivalo, la plej granda Rokfestivalo en Nordeŭropo. Ni invitas 35 esperantistojn al festego kun 175 musikgrupoj.

Antaŭe okazos 4 festaj tagoj kun babilado, ludado, interkonado — kaj iom da laboro. DEJO promesas: se ni akceptos vin, vi forlasos nin gaje, plenstomake kaj kun pli da mono en via poŝo!

Datoj

Festo ekas la 29-an de junio kaj daŭros ĝis la 7-a de julio matene (antaŭfesto okazos en Kopenhago dum kelkaj tagoj, se vi volos, same poste)

Deĵoroj

Ĉiuj laboras po 24 horojn ĉe la DEJO-budo, en 3 okhoraj periodoj. La laboro konsistas de:

  • Redoni monon kontraŭ tasoj kaj bieroskatoloj
  • Purigado en la budo
  • Bezonataj kromdeĵoroj

Loĝado

Senpage, sur la festivalejo, en tendaro. DEJO havas kelkajn prunteblajn tendojn. Tamen se vi volas sole dormi kunporti propran tendon.

Manĝaĵo

Senpaga vegetara manĝaĵo haveblas ĉe la budo. Alie, manĝaĵoj aĉeteblas en la festivalejo.

Loko

La festivalejo estas sur kamparo ekster Roskilde, kiu troviĝas je 35km okcidente de Kopenhago, facile atingebla per trajno kaj petveturante.