Home > Eventoj > Junulara Esperanto-Semajno (JES)
27 Decembro, 2023
JuSeV, Hirschluch 1, 15859 Storkow / Mark, Germanio

JES – la Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. Ĉi jare ĝi okazas jam la 14-an fojon!

La JES 2023 okazos en Storkow, inter Berlino kaj Frankfurt ĉe Odro, de la 27-a de Decembro ĝis la 3-a de Januaro. Organizas ĝin ĉi-foje kelkaj aktivuloj ĉefe de GEJ (Germana Esperanto-Junularo), sed ankaŭ kaj el aliaj landoj.

Kune kun pli ol 200 homoj el minimume 20 landoj ni babilos, diskutos, lernos, ludos, festos kaj ĝuos ene de unika etoso!

Atendas vin do agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj multaj bonaj travivaĵoj ĉe JES!