[:eo]Partoprenu en la video de TEJO por ĉi-jara Zamenhofa Tago!
Por festi la Zamenhofan Tagon kaj sciigi homojn pri Esperanto kaj la vigleco de nia movado, ni kreos videon kies temo estas “Esperanto estas mojosa!”
Ni bezonas vian kontribuon kaj vian kreemon!
Kiel kontribui?
Kial Esperanto estas mojosa? Faru filmeton kaj diru al ni!
Estu kreemaj! Kion vi faris danke al Esperanto? Ĉu vi vojaĝis, ĉu vi trovis novajn amikojn, enamiĝis, lernis ion novan, havis interesajn aŭ amuzajn spertojn? Jen kion ni volas scii!
Sed… vi havas nur 15 sekundojn!
Do bone pripensu kion vi volas rakonti!
En kiu lingvo mi parolu?
Ĉar ni ĉiuj subtenas lingvan diversecon kaj por ke la filmeto estu kiel eble plej diversa kaj mojosa, vi povas fari la filmeton en via nacia lingvo, en Esperanto, aŭ ambaŭ!
La video enhavos subtekstojn, do ni petas ke vi sendu al ni ankaŭ transskribon de tio, kion vi diris en via lingvo kaj ankaŭ esperantan tradukon.
La filmetoj estos kunmetitaj en granda video kiun ni publikigos la 15-an de decembro okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj – esperantistoj kaj neesperantistoj.
Resume
1- Faru la 15 sekundan filmeton (la filmeto estu horizontala)
2- Transskribu ekzakte kion vi diris – en via lingvo kaj en Esperanto
3- Alŝutu la filmeton al wetransfer.com
4- Sendu la ligilon kaj la transskribojn al ariel.palmer(ĉe)www.tejo.org/
Limdato por sendi viajn videojn estas la 5-a de decembro 2018.
Ek al la mojoseco!
Teknikaj Rekomendoj
Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD), horizontale. Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj ke estu sufiĉe da lumo.
Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze! Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!
[:fr]Contribuez à la vidéo de TEJO pour la Fête de l’espéranto !
Pour célébrer la Fête de l’espéranto (ou fête de Zamenhof), faire connaître l’espéranto et le dynamisme de notre mouvement, nous souhaitons créer une vidéo dont le thème sera“Esperanto estas mojosa!” (l’espéranto, c’est cool !)
Nous avons besoin de vos contributions !
Comment contribuer ?
Pourquoi l’espéranto c’est cool ? Réalisez une petite vidéo et dites-le nous !
Soyez créatifs ! Qu’avez-vous pu réaliser grâce à l’espéranto ? Avez-vous voyagé, avez-vous rencontré de nouveaux amis, rencontré l’amour, appris de nouvelles choses, vécu de nouvelles expériences ? Nous voulons savoir !
Mais…Vous n’avez que 15 secondes!
Alors réfléchissez bien à ce que vous voulez nous dire !
En quelle langue dois-je parler?
Puisque nous soutenons la diversité linguistique et pour que la vidéo soit plus diversifée, et plus dynamique, vous pouvez tout à fait parler dans votre langue nationale, en espéranto, où les deux!
La vidéo devra alors comporter des sous-titres. Nous vous demandons de nous envoyer également les transcriptions de ce que vous dîtes dans votre langue et aussi la traduction en espéranto.
Votre extrait sera ajouté à une plus grande vidéo que nous publierons le 15 décembre à l’occasion de la Fête de l’espéranto (ou Zamenhofa Tago en espéranto). Nous la partagerons bien-sûr sur tous nos réseaux sociaux, afin qu’elle soit vue par le plus grand nombre – espérantistes et non-espérantistes.
En résumé :
1- Enregistrez votre vidéo de 15 secondes (la vidéo doit être en format horizontal)
2- Ecrivez la transcription de ce que vous dîtes, dans votre langue et la traduction en espéranto
3- Téléchargez votre vidéo sur wetransfer.com
4- Envoyez le lien, accompagné des sous-titres à ariel.palmer(ĉe)www.tejo.org/
La date limite pour envoyer vos vidéos est fixée au 5 décembre 2018.
Ek al la mojoseco!
Traduit par Clément B – novembre 2018.
[:]