Home > Aliaj > Pereis Maëna Volant, komitatanino de JEFO

Kun profunda tristo ni akceptis la informon pri pereo de Maëna Volant.

Maëna estis komitatanino de Junulara Esperantista Franca Organizo. Pluraj el ni renkontis ŝin interalie en kelkaj Esperanto-eventoj en Eŭropo. La 24-an de julio ŝi pereis en la aviadila katastrofo en Malio.

Nome de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ni esprimas sinceran kondolencon al la familio de Maëna, al JEFO kaj al ĉiuj havis plezuron ekkoni ŝin.

Łukasz Żebrowski
Prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.