Pri TEJO


TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto.

La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj.

Ni esperas ke vi ŝatas nian retpaĝaron kaj bonvenigas vin komenti la kontribuojn. Se vi serĉas ne tiom aktualajn novaĵojn vi eble trovos ilin en la forumo.

Novaj Komitatanoj B de TEJO: Paweł, Shanshan, Ronald kaj Magnus

Paweł Fischer-Kotowski el Pollando, Wang Shanshan el Ĉinio, Ronald Baby González el Kubo/Hispanio kaj Magnus Henoch el Svedio/Britio estas novaj Komitatanoj B de TEJO. Ili estis elektitaj per balotado de Individuaj Membroj de TEJO okazinta marte kaj aprile, kaj oficos de junio 2012 ĝis majo 2014.

TEJO serĉas volontulon!

TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 30a de majo 2012!

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde aŭgusto/septembro 2012 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 30a de majo 2012.

Asembleo "Junularo kaj Demokratio", 4-8 oktobro 2012, Strasburgo (limdato 30a de majo)

La Konsilio de Eŭropo, kunlabore kun la Eŭropa Junulara Centro de Strasburgo invitas vin al la Junulara Asembleo 2012, kun la temo "Junularo kaj Demokratio".

Tutmondaj KER-ekzamenoj

La 9an de junio okazos tutmonda sesio de la KER-ekzamenoj (pri lingvo-scioj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro). Laŭ la alvokoj 25 organizaĵoj el 13 landoj anoncis sian intencon organizi sesion en tiu tago.

Ĉu vi jam ekzameniĝis?
Kaze de sukcesa ekzameno je nivelo C1, TEJO redonas nun al siaj membroj 7,50 eŭrojn de la ekzameno-kostoj (15 € se estas kompleksa — skriba kaj parola — ekzameno).

Prezidanta blogo: memorigo pri elekto de Komitatanoj B de TEJO

En la unuaj tagoj de marto komenciĝis elekto de Komitatanoj B de TEJO en kiu voĉdoni rajtas ĉiu individua membro de TEJO. Leteroj kun balotiloj kaj klarigoj kiel voĉdoni estis dissenditaj same komence de marto al tiuj, kiu havis validan membrecon por 2012. Poste leteroj estis sendataj al (re)aliĝintoj tiuj post registrigo de ilia membreco.

Gajnintoj de la subvencio "Partoprenu IJK-n"

Ni tre ĝojas anonci la ĉijarajn gajnantojn de la Partoprenu IJK-n konkurso. Venis entute 10 kandidatiĝoj kaj la estraro de TEJO havis la komplikan taskon elekti la kvin gajnantojn.

Prezidanta blogo: kiuj temoj por la estrara kunveno?

Estraro de TEJO laboras dum tuta jaro pere de interreto kaj kelkfoje jare renkontiĝas ankaŭ en reala mondo. Tiaj regulaj tutestraraj renkontiĝoj okazas dufoje jare: printempe kaj aŭtune. Tiam ni havas okazon ĉeeste, dum 2-3 tagoj intense kunlabori pri plej gravaj aferoj.

Voĉdonu por programero pri Esperanto en Rio+20

En junio okazos en Rio-de-Ĵanejro "Rio+20", t.e. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, ankaŭ nomata Pintkonferenco pri Tero. UEA kaj TEJO, kiuj partoprenos en Rio+20, proponis aldonon de informa leciono pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj al ĝia programo. Ankaŭ aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj faris proprajn proponojn kaj unu kurso estos elektita per publika voĉdonado en Interreto.

La 24-hora Retradio Muzaiko daŭre evoluas!

Muzaiko estas kunvolontula tuttempa, tutesperanta kaj tutmojosa retradio, kia ĝis nun ne ekzistis en Esperantujo.

46-a Landa Sekcio ĉe TEJO

Ni ĝojas anonci ke per reta voĉdono, la Komitato decidis re-bonvenigi MEJ, la Meksikan Esperanto-Junularon, en la sinon de TEJO, kiel la 46-an plenrajtan Landan Sekcion.

Meksika Esperanto-Junularo estas junulara sekcio de Meksika Esperanto-Federacio. Ĝi fondiĝis jam en 1965, restante LS de TEJO ĝis almenaŭ 1981, kaj estis refondita en 2009 dum la 10-a Meksika Esperanto-Kongreso. La nunan estraron de freŝa MEJ konsistigas: Sergio Romero Aldana (prezidanto), David Lopez Rueda (vicprezidanto), Ulises Franco Pérez, Edgar López Borja, Carlos Hernández Loarca.

Ni deziras al MEJ sukceson en ilia agado kaj efikan spert-interŝanĝon kun aliaj LS-j per la komunik-kanaloj de TEJO.

Elekto de Komitatanoj B

Karaj individuaj membroj de TEJO! Ni ĝojas anonci al Vi, ke Vi havas la oportunon voĉdoni pri Komitatanoj B por la oficperiodo 2012-2014.
Laŭ artikolo 3.3 de la Regularo kaj laŭ Reglamento pri elekto de Komitatanoj B, la individuaj membroj elektas Komitatanojn B kiel siajn reprezentantojn en la Komitato de TEJO. Oni elektos 4 Komitatanojn B por la periodo 2012-2014.

Por rapid-decidantoj: “Sociaj komunikiloj en ŝanĝiĝanta mondo”, Aleksandrio, Egipto

Junaj ĵurnalistoj el diversaj sferoj de amas-komunikiloj: inter 22a de aprilo kaj 2a de majo okazos akademia sesio pri la supra temo, en Aleksandrio, Egipto. La partopreno estas malferma al gejunuloj, 18-35 -aĝaj, el la landoj de EU kaj la sekvaj: Albanio, Alĝerio, Bosnio kaj Hercegovino, Egipto, Jordanio, Kroatio, Libano, Maŭritanio, Monako, Montenegro, Maroko, Palestina Aŭtonomio, Sirio, Tunizio kaj Turkio.

Kvankam la laborlingvo de la akademio estos la angla, ni ŝatus konigi al niaj membroj la ŝancon partopreni en tiu interesa aranĝo. TEJO ŝatus substreki ke ĝi kontraŭas diskriminacion ankaŭ laŭ aliaj kriterioj: sekve de la nomo de la aranĝo, “Eŭro-Mediteranea Akademio”, ne klaras al ni kial certaj landoj estis ellasitaj. Ni aparte kuraĝigas kandidatiĝon de civitanoj de la ellasitaj ŝtatoj, kiuj posedas eŭropan civitanecon. Atentu pri la limdato: 22a de februaro.

TEJO-aktuale festas sian 300-an numeron!

Feliĉan jubileon al ĝi, TEJO-aktuale ŝanĝis sian prefikson kaj eniris la 3-an centon. TA aperis komence de 2001 kun la celo liveri tujajn, aktualajn, koncizajn informojn pri la junulara E-movado, kaj nuntempe ĝiajn dissendojn, redaktitajn de Julia Noe, sekvas ĉirkaŭ 700 personoj. Ĉiuj numeroj ekde la plej unua, legeblas ĉe TEJO-aktuale. Ni dankas al la fidelaj kunlegantoj, kaj al tiuj kiuj ne jam abonas, ni memorigas ke eblas facile fari tion per la skatolo ĉi-maldekstre.

TEJO-aktuale ĝojos ricevi viajn kurtajn informojn pri io ajn rilata al E-junularo, per la kontaktformularo de TA aŭ retpoŝte al tejo-aktuale ĉe tejo.org.

Abonrilata enhavo