Home > Malfermaj alvokoj > Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Genra Egaleco

Ĉu vi interesiĝas pri la ligoj inter genro kaj junularaj problemoj? Ĉu vi ŝatus esplori pri kiel liberigi nin de genraj ŝablonaĵoj en junulara agado? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en la kreado de bonaj praktikoj en internacia kunteksto? Aliĝu al nia grupo pri genro kaj esploru pri kiel inkludi genran perspektivon en junulara laboro!

Celo de la interesgrupo

La celo de tiu ĉi grupo estas stimuli genran egalecon en la TEJO-reto kaj en aliaj junularaj organizoj pere de edukado rilate al la ligoj inter genro kaj junuloj, kundivido kaj efektivigado de la plej bonaj praktikoj, kaj trejnado pri novaj iloj kaj politikoj rilate al genra egaleco.

Agado

La interesgrupo disponas je materialoj por prepariĝi kaj havas adajn alvokojn kaj kundeciditajn projektojn. Ni uzas komunajn dosierujojn por labori kaj komunikas pere de retpoŝtoj, Google hangouts, skajpalvokoj ktp.
La membroj de la interesgrupo estas invititaj al la retaj diskutoj, konsultoj kaj kunsidoj. Ili kontribuas laŭ siaj kapabloj al la agado de la laborgrupo. Ni kune decidas kiom ofte kaj kiam ni kunsidos.
La interesgrupo estas medio en kiu ĉiu povos respekteme kundividi opiniojn kaj spertojn.

Kiu povas partopreni?

Ni volas kunigi junajn laboristojn, junajn estrojn, studentojn kaj volontulojn de ĉiu genro, kiuj agadas en TEJO, en asocioj aŭ organizoj kiuj estas partneroj de TEJO, aŭ en aliaj junularaj organizoj kiuj havas komunajn valorojn kun TEJO. Bonvenas spertuloj kaj ankaŭ homoj kiuj volas lerni.

Kiel aliĝi?

Bonvolu plenumi la aliĝformularon ĝis la 28-a de februaro 2019. Ni celas inkludi ĉiujn, sed kaze de granda nombro de interesatoj ni elektos la partoprenantojn surbaze de ilia motiviĝo, tiel kiel elstaras el la aliĝformularo.
La agendo kaj la dato de la unua kunsido estos komunikitaj komence de marto.

Por pli da informoj, bonvolu kontakti la kunordigantojn de la interesgrupo, Olga (olga.sevcenco@tejo.org) kaj Manuela (manuela.burghelea@tejo.org).


One Comment, RSS

  • Osniel

    says on:
    lundo lundo 28- 28UTC Januaro 2019 at 21:44

    Mi pensas, ke ĉi tiu projekto helpos kaj helpos plibonigi kaj disvolvi la rilatojn inter popoloj, kulturoj, landoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.