Home > Aktualaĵoj > Kontribuu al junulara deklaracio por konferenco de UN pri la Malplej Evoluintaj Landoj

Por konsistigi junularan deklaracion, kiu estos uzata kiel plediga dokumento por influi la intertraktadajn procezojn de la 5-a Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la Malplej Evoluintaj Landoj, kaj estos adoptita kaj transdonita al mondaj gvidantoj en la LDC5-konferenco en januaro 2022, TEJO, kiel membro de IKRJO (ICMYO), invitas junulojn de la 46 malplej evoluintaj landoj respondi enketon, organizi konsultsesion en siaj landoj aŭ regionoj, kaj sendi proponojn pere de formularo.

La alvoko de la Komisiono pri IKRJO

Ĉu vi estas inter 15- kaj 29-jaraĝa?
Ĉu vi venas de unu el la “malplej evoluigitaj landoj” (kiel ili aperas sube)?
🇦🇫🇦🇴🇧🇩🇧🇯🇧🇹🇧🇫🇧🇮🇰🇭🇨🇫🇹🇩🇰🇲🇨🇩🇩🇯🇪🇷🇪🇹🇬🇲🇬🇳🇬🇼🇭🇹🇰🇮🇱🇦🇱🇸🇱🇷
🇲🇬🇲🇼 🇲🇱🇲🇷🇲🇿🇲🇲🇳🇵🇳🇪🇷🇼🇸🇹🇸🇳🇸🇱🇸🇧🇸🇴🇸🇸🇸🇩🇹🇱🇹🇬🇹🇻🇺🇬🇹🇿🇾🇪🇿🇲

Vi povas aŭdigi vian voĉon kaj plibonigi la mondon #PorĈiujGeneracioj!

Jen kiel : 

  • Respondante al ĉi tiu enketo
  • Organizante junularan konsultsesion en via organizo,  lando, aŭ regiono 
  • Aŭ, plenigante ĉi tiun formularon por partopreni la junularan konsultsesion organizitan de TEJO / IKRJO

Por pliaj informoj, kontaktu Nickson Kasolene / Komisito de TEJO pri IKRJO ĉe nicksonkasolene@gmail.com 


Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.