Home > Aliaj > TEJO ĉe la EJO 2023

En Junio 2023, por la kvara fojo post 2014, 2016 kaj 2018, junaj TEJO-anoj vojaĝis al Strasburgo por partopreni en la Eŭropa Junulara Okazaĵo (EJO), angle nomata European Youth Event aŭ, mallonge, EYE

La dutaga eventego estis organizata de la Eŭropa Parlamento kaj invitis junulojn interŝanĝi ideojn pri la estonteco de Eŭropo kune kun aktivuloj el junularaj organizoj, fakaj spertuloj kaj EU-decidfarantoj. Du el la kernaj celoj ankaŭ estis interesigi junulojn pri junulara agado kiel instrumento por atingi demokration kaj partoprenigi ilin en EU-balotoj. Alvenis 8 500 junuloj el la tuta Eŭropo (ne nur el Eŭropa Unio!) por partopreni en diversspecaj atelieroj, ĉeesti sesiojn kun EU-politikistoj, viziti budojn de junularaj organizoj kaj aliaj  institucioj kaj kunfesti dum vesperaj koncertoj.

La 20 delegitoj de TEJO prizorgis aktivaĵojn sub la titolo “Lingvaj Perspektivoj”, kiuj konsciigis junulojn pri la graveco de lingvo(j) por atingi inkluzivecon kaj partopreni en la socio. Notinde la aktivaĵoj temis pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco, genroinkluziva lingvouzo, interkultura komunikado kaj Esperanto. Krome, ni celis ebligi interŝanĝon inter junuloj el diversaj sociaj kaj kulturaj fonoj.

Ĉe nia budo, junaj vizitantoj tre scivolemis pri TEJO kaj la aktivaĵetoj, kiujn ni ofertis. TEJO-trejnistoj kaj faciligantoj sukcese okazigis atelieron pri lingvo kaj seksismo kaj panelan diskuton pri la graveco de lingvaj rajtoj por partopreno de junuloj en demokratio. Kiel spertulo pri lingvaj kaj malplimultaj rajtoj ni invitis Fernand de Varennes, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj aferoj. Pliaj gastoj estis la junularaj aktivuloj Jessý Jónsdóttir (LUF – la islanda junulara konsilio), Nina Grmuša (EFIL – European Federation for Intercultural Learning) kaj Giorgos Papaioannou (ESN – Erasmus Student Network).

Krom niaj surlokaj taskoj ni ankaŭ profitis de la evento por viziti la modernan Parlamentan konstruaĵon kaj la urbocentron de Strasburgo, kie ni inter alie gustumis flamkukojn, la tipa plado de la alsaca regiono. 

Multaj el la materialoj verkitaj de TEJO por EJO 2023 nun troviĝas en la Aktivula Akademio de TEJO. Volonte profitu je ili kaj sciigu nin pri plibonigendaĵoj!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.