Home > Aliaj > Komitatkunsido de TEJO dum JES 2018 en Storkow

Komitatkunsido de TEJO okazos kadre de JES (Junulara E-Semajno) 2018 en Storkow, apud Berlino, Germanio.

Ĉi-foje ni havos tri sesiojn, kiuj okazos la 29-an, la 30-an kaj la 31-an de decembro laŭ la suba temposkemo, ĝis entute 7 horoj (se ne ekestos petoj plilongigi la sesiojn). Bonvolu rimarki, ke la tagmeza manĝotempo estas planita inter la 14a kaj la 15a.

Sabate, la 29-an de decembro

Trejnado pri rajtbazita aliro: 10:00 – 14:00
La 1-a sesio: 15:00 – 17:00
Laborgrupoj: 17:00 – 18:00
TEJO sinprezentas: 18:00 – 19:00

Dimanĉe, la 30-an de decembro

Malferma horo de la estraro: 10:00 – 11:00
La 2-a sesio: 11:00 – 14:00
Posttagmeze okazos la duontaga ekskurso.

Lunde, la 31-an de decembro:

La 3-a sesio: 15:00 – 17:00
-> kun komitata jarŝanĝa festumado

Jen .ics-dosiero kun ĉiuj movadaj eventoj por viaj kalendaroj.
La kromaj movadaj eroj organizitaj de TEJO kiuj troviĝas en la listo povos tamen ankoraŭ ŝanĝiĝi.

Legu pli pri tagordo, reglamentoj, ŝanĝoj kaj anstataŭantoj en la komitata listo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.