Home > Malfermaj alvokoj > TEJO dungas oficiston pri Eksteraj Rilatoj

Per sia agado pri Eksteraj Rilatoj, TEJO celas levi la profilon de Esperanto en internaciaj medioj, kultivi pozitivan sintenon al la lingvo kaj movado ĉe diversaj influuloj kaj decidfarantoj, konsciigi pri diversaj aspektoj de la lingva problemo en internaciaj kaj interkulturaj rilatoj kaj en la daŭripova evoluigo de la monda socio, kaj kunlabori kun aliaj neregistaraj organizaĵoj por komunaj celoj.

Tial ni bezonas profesiecan, kvalitan subtenon al nia laboro en tiuj kampoj. Se vi volas iĝi oficisto pri la eksteraj rilatoj de TEJO, kandidatiĝu ĝis la 17-a de aprilo 2019.

La elektoto ricevos monatan malnetan salajron je € 1.615,80 por plentempa laboro (40 horoj semajne). La laborloko estas interkonsentebla kun la sukcesa kandidato. Aparte bonvena estas ebleco esti en Bruselo kaj foje en NovJorko. Ankaŭ la laborhoraro estas interkonsentebla, sub la kondiĉo ke limdatoj kaj eventodatoj estu respektataj kaj la oficisto estu facile kontektebla laŭbezone. La kontrakto estos komence por unu jaro, kun ebleco plilongigi ĝin.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 17-a de aprilo kun vivresumo, motivletero kaj rekomendletero al kandidatigxu@tejo.org kaj ker@tejo.org kun titolo “KER-oficisto 2019: Via nomo”.

Legu pli pri la kondiĉoj kaj taskoj ĉi tie: Kondiĉoj kaj taskoj (PDF)

One Comment, RSS

  • Ĵajro

    says on:
    merkredo merkredo 20- 20UTC Marto 2019 at 23:39

    Mi deziras sukceson al la profesiulo kaj mi esperas, ke esperantistoj konsciiĝu pri neceso de sponsorado kaj financan apogon de junaj aktivecoj. Pro tio ni necesos kunigi esperantistojn por komuna laboro kaj produktado de iu al la ĝeneralaj konsumantoj de la mondo. La monprofito devas financi ne nur junulojn sed ĉiujn niajn agojn. Nur tiel Eo estos la vera espero de homoj kaj klavaro de la porto al libereco.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.