Home > Aliaj > Tomasz Szymula – la nova Ĝenerala Sekretario de TEJO

TEJO havas novan ĝeneralan sekretarion. Tomasz Szymula anstataŭis Paweł Fischer-Kotowski en tiu posteno post la aprobo de la Komitato, farita en reta voĉdono. Paweł demisiis de la posteno por iĝi TEJO-volontulo en Roterdamo.

En sia sinprezento al la Komitato li skribis:

Mi studas la lastan jaron de komputscienco en Krakovo kaj laboras kiel programisto. Ekde unu jaro mi agas en Pola Esperanto-Junularo. Mi ŝajne estas iniciatinto de uzado de paĝaro Trello por esperanto movado – unue por la krakova PEJ-rondo, poste por la tuta PEJ – fakte nun ĝuste ĝi estas mia ĉefa respondeco kadre de nia LS-estraro.

Tomasz estis ankaŭ demandita de unu el la komitatanoj, Albert Stalin Tancinco Garrido, kiujn Esperanto-movadajn spertojn li havis kaj havas:

Mia unua kontakto kun la movado okazis antaŭ unu kaj duono da jaroj, kiam mi partoprenis kunvenon de PEJ en Vroclavo. Dum la somero 2013 mi partoprenis IJSn en Hungario kadre de PEJ-HEJ interŝanĝo. Mi estis helpanto dum JES 2013. Printempe mi partoprenis en centrejo (Svitavy), JER/SPAMO (apud Budapeŝto) kaj IJF. Ĉi-maje mi estis elektita PEJ-estrarano. Somere mi la duan fojon tre bonfartis dum IJS. Nuntempe mi helpas realigi JES 2014, morgaŭ komenciĝas eo-kurso kiun mi gvidos kaj mi ĉeforganizas ĈAR.

Tomasz deklaris, ke kiel ĉiu pigra programisto, li celas aŭtomatigi ĉion, kion eblas rilate al la posteno:

Mi volas, ke TEJO pli bone kunlaboru. Pli bone signifas, ke la aktivuloj malŝparu malpli da tempo por zorgi pri iloj, ke limdatoj ne estu maltrafataj, ke ĉiuj havu aliron al bezonataj informoj. Laŭ mi mezurilo de kvalito de organizo estas nombro da homoj, kiuj povas samtempe kunlabori. Precipe tiukampe mi volas, ke TEJO brilu eĉ pli.

Kelkajn pliajn informojn pri la nova Ĝenerala Sekretario eblas trovi en la paĝo pri li: Tomasz Szymula.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.