Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2021-2022)

[:eo]Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (antaŭe Eŭropa Volontula Servo) TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Eblas kandidatiĝi ĝis la 20-a de aŭgusto 2021!

Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio.

ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

La taskoj estos atribuitaj ankaŭ laŭ via persona intereso kaj sperto.

Ekzemploj el viaj estontaj taskoj estas:

  • ĉiutaga administrado de la organizo, kune kun la Estraro
  • informado pri la agado de TEJO dum esperantaj kaj ne-esperantaj kongresoj kaj seminarioj: prelegado per “TEJO sinprezentas”, deĵorado en TEJO-budo, kunplanado de la movada programo, helpo por okazigi KER-ekzamenojn
  • reprezentado de TEJO ĉe internaciaj aranĝoj kaj konferencoj: partopreno en Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) & YO!Fest, COMEM (Council of Members), UNITED-konferencoj, UNOY-forumoj (United Network of Young Peacebuilders), ktp.
  • partopreno en diversspecaj kaj diverslingvaj trejnadoj, rete kaj ĉeeste, laŭ viaj interesoj
  • prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
  • aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝoj kaj la sociretaj kanaloj de TEJO, inkluzive de kreado de novaj enhavoj kaj tradukado al via denaska lingvo
  • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO en la fakoj, kiujn vi plej ŝatas
  • helpado al la organizado tutmonde kaj surloka volontulado dum Esperanto-eventoj
  • pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO kaj prizorgado de la arkivoj
  • loka agado en Roterdamo, ekzemple kune kun la AEGEE (Association des États Généraux des Étudiants de l’Europe) kaj ESN-grupo (Erasmus Student Network) de la Erasmus Universitato aŭ memstare en la Centra Oficejo
  • prizorgado de rilatoj kun lokaj instancoj, kiel ekzemple por akirado de vizoj
  • kunlaboro en komunikaj projektoj de la organizo, kiel videojn, reklamojn, intervjuojn ktp.
  • Administraj taskoj (TEJO-oficejo, UEA)

Por pli inspiriĝi, jen ekzemploj de specifaj taskoj plenumitaj de volontuloj pasintece:

  • ĉeesto de Trejnado pri Rajtbazita Aliro, organizita de FoJE dum KKPS
  • programado de la Centra Reto
  • tradukado al Esperanto ĉe Global Voices (Tutmondaj Voĉoj)
  • ĉeesto kaj protokolado dum EstrarKunsidoj, KomitatKunsidoj kaj kunplanado de la estonta strategio de la organizo
  • plursemajna surloka helpo por okazigi IJK
  • kunorganizado de eksteraj eventoj, rete aŭ ĉeeste, kun la aliaj aktivuloj de TEJO
  • volontulado ĉe Global Festival of Action
  • filmado de videoj pri la volontula vivo en Roterdamo

La ideala kandidato:

  • havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, montru intereson lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado
  • ŝatu administran laboron farenda per komputilo (bazaj scipovoj pri retpoŝtoj, interreto, tekstprilaborado, kreado de prezentaĵoj ktp.)
  • havu sufiĉan konon pri la celoj de la junulara Esperanto-movado
  • estu kapabla memstare preni decidojn
  • estu kapabla labori en teamo kaj taŭge sinesprimi en grupaj situacioj
  • estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
  • havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj
  • neniam antaŭe partoprenis ESK-projekton

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Vi volontulos dum unu jaro kaj via komencdato estos interkonsentita (eblos ekde septembro 2021). Loĝado estos senpaga, aldone al transporto kiu rilatas al la volontulado. 

TEJO serĉas 2 volontulojn por la volontula periodo, do se vi estas du kandidatoj kaj nur pretus volontuli kune, vi rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi specifante tion en la motivletero.

Kiel kandidatiĝi

Sendu kandidatiĝojn retpoŝte al info@tejo.org kun la jenaj dokumentoj enhave, prefere en unu *.zip-dosiero kaj kun titolo laŭ la formato “ESC-2021-alvoko: nomo familia_nomo”:

  • vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, kaj tiel plu)
  • motivleteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
  • laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
  • laŭeble rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo

Sendu vian kandidatiĝon ĝis la 20-a de aŭgusto 2021.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, pri taskoj, poŝmono kaj loĝejo, ne hezitu kontakti nin per info@tejo.org

Grave: Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponigas al volontulaj vizojn kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por ricevi laborpermeson, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

[:en]

As part of the European Solidarity Corps, TEJO invites you to become a full-time volunteer in our Central Office in Rotterdam, the Netherlands.

The application deadline is 20 August 2021!

Being a volunteer doesn’t only mean contributing to the well-being of the organisation, but it is at the same time a personal development. The volunteer will work at the heart of the Esperanto movement – the Central Office of the World Esperanto Association and TEJO, he or she will be able to help with many interesting projects (arranging meetings, information campaigns and the development of internet projects) and also with attending events representing TEJO.

ESC is open to all young candidates who are between 18 and 30 years old. The project limits the volunteering to a maximum period of one year, making it possible for more volunteers to have their volunteering experience with us.

The volunteer must show an interest in Esperanto and in learning it before or after his or her arrival, with the help of our staff and the resources available for free in the office. As a volunteer you’ll certainly learn teamwork and you’ll have an opportunity to bolster your skills, especially with the after-mentioned tasks.

Here are examples of your future tasks:

  • representation and information during congresses and seminars (directly related to Esperanto, or not)
  • administration and management of contacts with European and non-European structures and organisations
  • active support of the activities of TEJO’s board and working groups
  • dealing with paper and online mail
  • maintenance of the archives
  • active collaboration in updating TEJO’s websites and social network pages
  • local action in Rotterdam, maintaining relationships between local organizations and institutions

The ideal candidate:

  • speaks Esperanto, or if not the case, shows an interest in learning the language before or right after the start of the volunteering
  • likes administrative work
  • has some computer skills
  • has some knowledge about the youth Esperanto movement
  • is independent and can take decisions
  • is ready to collaborate with the board members on the general management of the organisation
  • has good knowledge of European youth structures and institutions
  • has never taken part in an EVS-project before

These are the qualities of our ideal candidate and we’re aware that not everyone can fulfill them. In the time frame between the selection of the candidate and the start of the volunteering, there will be enough time to train oneself. So don’t hesitate to apply!


The start date is subject to agreement. You will have a free place to stay and your travel expenses related to your volunteering will be reimbursed. 

TEJO is looking for two volunteers, therefore if you want to volunteer with another person, you can apply together by specifying it in the motivational letter.

The application deadline is 20 August 2021.

Please send your application to info@tejo.org with ESC-2021-alvoko: first name_surname_last name: as an e-mail object along with the following documents in a single *.zip file:

  • a resumé or CV (describing your studies and experiences)
  • a motivational letter (describing why you want to volunteer for TEJO)
  • proof of linguistic or organisational skills mentioned in these documents, if possible
  • a recommendation letter from a trusted organisation or institute, if possible

Notice: At this time, the TEJO-volunteer has to work in the Central Office in Rotterdam. Citizens of the EU/EEA can work and live in the Netherlands without any problem, but citizens of many countries still need a work permit and visa. Because the Netherlands doesn’t offer volunteering visas, and because the pocket money doesn’t cover the means of subsistence of the Netherlands, TEJO will take this into consideration during the selection of the volunteer and  will try to find the appropriate solutions.

For further questions about the program, feel free to contact info@tejo.org


5 komentoj pri “Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2021-2022)”

  1. Saluton el Kongo DR.
    Mi tre bezonas volontuli por ke mi riĉigu mian Esperanto-konon kaj lernu pli profunde la E-kulturon. Movadumi estas unu el la ektivecoj kiujn mi pleje ŝatas… Bedaŭrinde havi vivpermeson ŝajnus tiom pli malfacile, sed tamen mi volas labori por la Esperanta Movado. Mi instruis Esperanton al Junuloj, plenkreskuloj kaj Infanoj Oriente de Kongo, regiono plena je militoj kaj persekutadoj, tamen tio al mi ne sufiĉas ĉar ja mi volas internaciskale esperatumi ĝis la fino de mia vivo. Mi havas multajn kvalitojn postulitajn por iĝi volontulo, esperantkone, komputike, havas validan pasporton, jam ricevis la vokcinon kontraŭ Kovim-19, havas diplomon Esperantan de nivelo B2; mi estas verkisto (verkas pure, origine esperante); kontribuas al Ora Ĵurnalo en Svedio kaj iama korespodanto de Heroldo de Esperanto pri E-movado en Uvira/DR. Kongo. Se eblos akiri vizon, mi ja sendube dediĉus duonon de mia vivo al volontulado plentempa en la Centra Oficejo.
    Vivu Esperanto, Vivu Tutmonda Esperanta Junulara Organizo.

  2. Pingback: Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo - La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top